Ĉeestu nian konversacian rondon en DF, 18an de julio je la 16ah.*

Sabate, la 18an de julio je la 16ah estos nia konversacia rondo en la kafejo “La Tregua”. Venu por praktiki la internacian lingvon, koni novajn esperantoparolantojn, revidi geamikojn, ludi, amuziĝi kaj disvastigi Esperanton.

En tiu ĉi fojo:

- Ni adiaŭos esperantistojn, kiuj partoprenos en la 100a UK en Lille (Francio).

- Ni prezentos pupojn (meksikajn kaj esperantistajn), kiuj partoprenos en internacia ekspozicio en Japanio. http://world-dolls-exhibition.org/index.php/collection-en-2/

- Venos la dancistino kun rozkolora robo de la kurso https://youtu.be/KNP6zEf2jn8

- Ni parolos pri la junuloj kaj siaj problemoj.

- Ni parolos pri la nutrado kaj la vegana ebleco.

Kaj en venontaj okazoj... ni havos aliajn surprizojn en la ceteraj datoj:

ĉiam je la 16a, en la kafejo La tregua ...

15an de aŭgusto

19an de septembro

17an de oktobro

14an de novembro

La Tregua troviĝas en Calzada México-Tacuba 409, Col. Popotla, tre proksime de la metrostacio “Popotla” de la blua linio.

Ċu vi estas komencanto? Ne dubu partopreni! Ni helpas vin paroli kaj perdi la timon.

La renkontiĝo mem ne havas iun ajn koston, tamen ĉiu devas pagi sian konsumon.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

Ni atendas vin!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: