10a Meksika Esperanto Kongreso en la Jura Fakultato de la UNAM; inter la 18ª kaj 21ª de junio 2009*

10a MEK-Logo10a MEK-Logo La 10ª Nacia Kongreso de Esperanto en Meksiko, kies temo estas: "Lingvistika diverseco en Meksiko: fundamenta parto de ĝia kulturo", okazos inter la 18ª kaj la 21ª de junio ĉi-jare, kies sidejo estos la Sekcio de Postdiplomitaj Studoj de la Jura Fakultato de la Universitato Nacia Autonoma de Meksiko (UNAM), kiu estas unu el la plej gravaj institucioj pri Supera Edukado kaj Postdiplomigo en Latinoameriko kaj kiu ankaǔ avangardas en la scienca esplorado pri ĝia fako.

Cetere, kaj pro diversaj elspezoj bezonataj por la organizado de tiel granda evento kiel ĉi tiu, ekzemple la loĝistiko, administrado, subteno al prelegantoj, inter aliaj; la estraranoj de la Meksika Esperanto Federacio (MEF), interkonsentis kelkaj tagoj antaŭe ke oni petos al ĝiaj membroj, kiuj volas partopreni la kongreson, pagon da $300.00 (tricent meksikajn pesojn).

Al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la partoprenado de la Kongreso kaj deziras esti membroj de MEF oni petos pagon da $500.00 (kvincent meksikajn pesojn), per kiu ili povos profiti la avantaĝojn, kiuj signifas partopreni aktive la esperantistan movadon en Meksiko, ekzemple, pere de MEF mendi materialon, kiun enhavas la katalogo de la Universala Esperanto Asocio aŭ havi subtenon dum la lernado de la lingvo, inter aliaj.

Same, suplementajn monajn donaciojn devenantaj el ĉiuj homoj estas akceptataj, sendepende de la partopreno en la evento.**

Gravas mencii ke unu el la celoj realigi ĉi tiun kongreson en la "Plej grava Universitato de Meksiko" estas apogi la kursojn de la “Internacia Lingvo Esperanto", kiujn Magistro Luis Lorenzo Córdova Arellano, profesoro pri Internacia Juro en ĉi tiu universitato, komencigis antaŭ ses jaroj. Poste, la inĝenieroj kaj profesoroj Hugo González Monteverde kaj Daniel Moreno Martínez apogis aktive ĉi tiun projekton.

Kiel multaj el vi scias, la sukceso de nia kongreso dependasde la bona organizo kaj la investo de mono, tempo kaj konoj, krom de la partopreno de la kongresanoj.

Helpu la Esperantan movadon en Meksiko!
Ni antaŭdankas vian atenton kaj ni profitas la okazon inviti al vi ĉiuj partopreni la eventon. Jen vi trovas la aliĝilon kaj ankaŭ la kotiztabelon.

Krome ni ofertas informojn pri hoteloj.

Eblas fari la KONTRIBUOJN:
1) Per la bankkonto de MEF
Banko HSBC
Konto: 6284087436
Nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF
Clabe: 021180062840874362

2) Per kreditkarto: Bv. kontakti al Martha Cárdenas, membro de la estraro, al ŝia retadreso amikema@aol.com

3) Per ĝiro al la konto de MEF ĉe UEA: mefa-h.

Se vi bezonas pli da informoj, bv. skribi al mek2009@esperanto-mexico.org

* Skribita de Mallely Martínez kunlabore de Mylai Burgos, aprobita de la estraranoj de MEF. Traduko de la hispana al Eo: David López kaj Morayma Martínez

Archivo: 
KunsendaĵoGrandeco
Alighilo 10a MEK kaj Seminario.pdf165.75 KB
10 MEK Hotelinformoj.pdf176.46 KB
kotiztabelo.pdf54.61 KB
Categorías: