19an de septembro, praktiku Esperanton en la Ĉefurbo de Meksiko*

Ne forgesu ke en la venonta 19a de septembro je la 16ah., ni renkontiĝos por praktiki Esperanton. Kiel kutime, la rendevuo estas en la kafejo “La Tregua”.

Calzada México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Venu, konu novajn esperantoparolantojn, revidu geamikojn, ludu, amuziĝu, disvastigu la internacian lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!

La ĉefa temo de tiu ĉi renkontiĝo estos “La naturaj katastrofoj kaj la esperantistoj”:

- ni parolos pri la solidareco inter la esperantoparolantoj en tiuj ĉi kazoj, prenante kiel ekzemplojn la tertemojn de Haitio en 2010 kaj de Nepalo ĉijare.

- ni babilos pri konto Espero de UEA, kiu helpas esperantistajn viktimojn de militoj kaj naturaj katastrofoj,

- kaj kompreneble ni rememoros la tertremon okazinta en Meksiko en 1985.

Kaj en venontaj okazoj... ni havos aliajn surprizojn, kiel kutime je la 16a, en “la tregua”...

17an de oktobro

14an de novembro

La Tregua troviĝas en Calzada México-Tacuba 409, Col. Popotla, tre proksime de la metrostacio “Popotla” de la blua linio.

Ċu vi estas komencanto? Ne dubu partopreni! Ni helpas vin paroli kaj perdi la timon.

La renkontiĝo mem ne havas iun ajn koston, tamen ĉiu devas pagi sian konsumon.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

Ni atendas vin!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco. Bildo: Fernando Pérez.

Categorías: