21a de februaro – Internacia Tago de la Gepatra Lingvo*

Kial ni esperantistoj festas tiun tagon?

La 21-an de februaro en 1952 la polico pafmortigis plurajn manifestaciantajn studentojn. Tio okazis en la universitato de Dako, en Bangladeŝo (Banglujo). Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo «pli granda», parolata de la fortuloj de tiu momento.

Temas pri io, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio ne nur en Banglujo sed ankaŭ, ekzemple, en Nederlando, kie la parlamento la 29-an de septembro 2015 aprobis planon por laŭgrada forigo de la nederlanda el la elementaj lernejoj favore al la angla.

Ne temas pri unikaj okazaĵoj. En Banglujo kaj en Nederlando temas pri okazo laŭ la sama logiko: mi estas la fortulo, vi silentu kaj eventuale, se vi volas paroli, vi parolu mian lingvon». Aliflanke kiel ĉiuj lingvistoj diras al ni (ni citas unu el ili, Ken Hale): «Kiam lingvo mortas, ni perdas grandan intelektan riĉecon, kvazaŭ oni faligis bombon sur la muzeo Louvre.»

La 17-an de novembro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj alvokis la membroŝtatojn por «Antaŭenpuŝi la konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo.», samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj.

Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La du aferoj ja rilatas inter si, ĉar la kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la multilingveco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj kiujn la movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj kaj regu lingva justeco. Ĉi-cele de multaj jaroj Universala Esperanto-Asocio solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki ke Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kiel estas la lingvoj de grandaj ekonomiaj kaj militistaj potencoj.

Ni volas «…montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. ... ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian,...» (Zamenhof dum la unua kongreso de Esperanto)

Eble oni ankoraŭ demandos vin: «Kial ĝuste Esperanto?». La kialo estas simpla. Malantaŭ Esperanto ne estas ŝtatoj, ekonomiaj, imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolaj homoj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj.

«Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiu lingvo estas la celo, al kiu esence kontribuas Esperanto.» (Prof Robert Phillipson). Esperanto estas ilo akcelanta atingon de justa komunikado kaj tiel de justaj rilatoj inter etnoj, kulturoj, popoloj.

Samtempe, ni, esperantoparolantoj invitas ĉiujn ekkoni la internacian lingvon, Esperanton (ekzemple per http://www.esperanto.net)

* Redaktis: Renato Corsetti, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, Stefano Keller kun la teamo Zorgantoj pri Informado, ZPI. La teksto estis prenita de la vikio de UEA.

Categorías: