42a Internacia Infana-junula Kongreseto, Hundested, Danujo*

La 42a Internacia Infana-junula kongreseto okazos ĉijare en Hundested, Danujo inter la 23a ĝis 30a de julio 2011, paralele al la 96a Universala Kongreso, la ĉefa temo estas “Vikingoj”. En la sekva ligo vi povas vidi ĝeneralajn informojn pri la kongreso http://bertosch.free.fr/iik2011// sed ankaŭ ni rekomendas al vi legi la sekvajn informojn de la organizantoj, tio certe vekigos la intereson partopreni tiun ĉi amuzan eventon.

Ĉu vi jam aŭdis pri vikingoj? Ĉu vi konas la belan nordan marbordon de Danio? Ĉu vi ŝatas ludi kun geinfanoj el aliaj landoj? Ĉu vi volas ekprovi novajn ludojn? Se vi jesis al unu el tiuj demando, vi nepre partoprenu la infanan kongreseton en Hundested en julio 2011!

Ni estas teamo de viglaj kaj junaj gvidantoj, kun multe da spertoj pri organizado de aranĝoj por geinfanoj kaj pri la Esperanta medio. Ni ankaŭ deziras provi multajn novajn ideojn: diversajn formojn de ludoj, semajnan temon (vikingoj)...

Matene vi povos lerni Esperanton kaj aliajn amuzajn aferojn, tion en luda etoso. Kursoj paralele okazas por junaj kaj pli aĝaj geinfanoj, por komencantoj kaj progresantoj. Tagmeze vi spertos danan manĝaĵon preparitan de nia kara Lena. Post la manĝotempo vi povos pli trankvile ludi ludojn el diversaj mondo-partoj aŭ ripozi.

Posttagmeze okazos viglaj ludoj kiel la vikingoj siatempe travivis. Neforgesebla estas la vespera programo... Ĉu vi aŭdis pri tiu fama vikinga kapitano kiu malaperis post alveno de sia ŝipo en la haveno de Hundested? Se vi scivolemas la kialon, nepre venu al Hundested dum la IIK! Venu tien por debati kun ni kiel devas aspekti vikingaj vivdetaloj (manĝaĵo, vestaĵoj, ludoj....)

Kaj nepre por revidi korajn geamikojn aŭ konatiĝi kun aliaj geinfanoj kiujn vi ne jam konas. Ni atendas vin en la IIK de la 23a gxis la 30a de julio 2011 en la bieno "Gallebjerggård" en Hundested, norda parto de Danio.

* Verkita de Mallely Martínez kun informoj de la ĉefa retpaĝo de IIK kaj de Bert Schumann, organizanto de IIK.