57a Landa Kongreso Sankta Luiso de Esperanto-USA*

Renkontu min en Sankta Luiso"

Jes, renkontu min kaj multajn aliajn Esperantistojn en Sankta-Luiso por la venonta landa kongreso de Esperanto-USA, kiu okazos de la 22-a ĝis la 25-a de majo, 2009 (la tri-taga semajnfino por Memoriga Tago). La retbutiko ofertas nun retan aliĝilon -- aŭ vi povas elŝuti, plenigi kaj presi la
PDF aliĝilon.

Boris Kolker, fama aŭtoro de la konata libro Vojaĝo en Esperanto-lando, membro de la Akademio de Esperanto, Honora Membro de la Universala Esperanto-Asocio, kaj libro-recenza redaktoro por Monato estos la speciala invitita gasto por la kongreso. "Modernaj Rimedoj por Reteni Homojn en Esperantujo" estas la titolo de lia prelego ĉe la bankedo, kaj li ankaŭ prezentos prelegon pri siaj spertoj rilate al la verkado kaj apero de sia libro. Krome li estos ano de panelo kiu respondos al demandoj pri la lingvo kaj la nuntempa stato de la Esperanto-movado.

Estos informplenaj prelegoj, neformalaj kunvenoj, interesaj diskutoj, kaj kompreneble la kutimaj oficialaj aferoj kaj bankedo. Ni nun esploras la eblecon de perkomputila ligo dum la kongreso kun Esperantistoj en Eŭropo kaj Brazilo pri la uzo de la novaj interretaj teknologiaĵoj por komunuki kaj varbi Esperantistojn.

Nia bela hotelo, la Sheraton Westport Lakeside Chalet, estas la sama kie okazis la landa kongreso en 1999. Limuzinoj de la flughaveno estas senpagaj kaj la kosto de la ĉambroj estas tre modera. Dum majo la vetero kutime estas bela. Estos ekskursoj al la fama Arkego, al la mondkonata Botanika Ĝardeno, al la bestoĝardeno, kaj/aŭ al la art-muzeo.

Do venu. Renkontu min kaj multajn geamikojn en Sankta-Luiso. Julián Hernandez, kiun ni antaŭ volis inviti al la kongreso, ne povos partopreni. Ni decidis ke li ne povos sufiĉe baldaŭ akiri vizon. La sistemo por akiri vizon por Kubano estas tre malrapida kaj malfidinda.

* Informo prenita de la retpaĝo "Esperanto USA"