
Tiu ĉi estas tradicio, kiu rilatas al katolikismo kaj, laŭ la informoj de 2012 de la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Geografio (INEGI), iom pli ol 80% de la meksika popolo estas katolika.
Laŭ la historio, la tri magaj reĝoj, devenintaj de Azio, Eŭropo kaj Afriko, estis gvidataj de la stelo de Bet-Leĥemo ĝis la loko, kie troviĝis la ĵus naskiĝinta bebo Jesuo. Celante adoradi al la filo de Dio, Melkioro, Gasparo kaj Baltazaro, nomoj de la reĝoj, vojaĝis sur ĉevalo, kamelo kaj elefanto kunportante oron, olibanon kaj mirhon por donaci ilin al li.
En Meksiko, kaj en aliaj hispanlingvaj landoj, oni adoptis la celebradon de la Epifanio, t.e. la 6an de januaro, kune kun la tago de la magaj reĝoj.
La tradicio temas pri tio, ke la infanoj skribas leteron al Melkioro, Gasparo kaj Baltazaro petante al ili ludilojn, kiujn ili volus havi. Kelkaj sendas la leteron per normala poŝto, aliaj flugigas ĝin kune kun heliuma balono por ke ĝi atingu la reĝojn, aliaj simple lasas la leteron en siaj ŝuoj la 5an de januaro nokte tiel, kiam la vizitontoj alvenas, ili povas legi ĝin kaj lasi la donacojn.
La 6a de januaro estas do por multaj infanoj magia tago, kiu havas aman agon, la etuloj vere kredas je la ekzisto de tiuj tri estaĵoj, kiuj sindone povus kunporti por ili tiujn aĵojn, kiujn ili petis en la letero… Bone kelkfoje la donacoj dependas de kiel la infanoj kondutis dum la jaro.
Aliteme, en la meksikaj hejmoj, lernejoj kaj laborejoj oni tranĉas la nomatan “reĝa ringkuko”, kiu enhavas etajn plastajn pupojn, ili reprezentas la bebon Jesuo. La homoj, kiuj trovos la pupetojn, faros feston aŭ kunportos tradiciajn manĝaĵon kaj trinkaĵon nomataj “tamales kaj atole” la 2an de februaro por festi la tagon de la “Candelaria”, alia festotago en la lando.
Verdire, eĉ se la tradicio rilatas al religia afero, pluraj meksikanoj festas ĝin pli pro kutimo ol pro religiemo. Ĉiel estas bona okazo por feliĉigi infanojn, kunigi familiojn kaj finfine estas bela ero de la meksika kulturo.
*Verkita de Mallely Martínez.