95a Universala Kongreso en Havano: La unua fojo estas timiga sed amuza*

Havano urbo, kun suna vetero, nula vento, temperaturo 33ºC kaj relativa humideco 86%, la 17an de julio je la 14a kaj 13 minutoj, ni alvenis al “Palacio de Convenciones”; la bela kongresejo de la 95ª Universala Kongreso de Esperanto. Ni finfine ĉeestus la unuan internacian kongreson, eble pro tio ni iom timetis malgraŭ nia plenemocio, ĉar ni antaŭe ne parolis kun tiom da NE-meksikaj esperantistoj.

Ĉio komenciĝis per la movada foiro, tiam la landaj kaj fakaj asocioj montris sian laboron, disdonis informojn kaj invitis ĉiujn al siaj prelegoj. Je la kazo de Meksika Esperanto Federacio, pluraj naciaj samideanoj kunhelpis la zorgon de la budo, sur kiu troviĝis pluraj ekzempleroj de “Ni ĉiuj”, fotoj kaj informoj pri la agado de nia klubo “Eo-GDL”, tiel kiel flugfolioj kun informoj pri la oficiala instruado de Esperanto en la UABC. Tio estis nur la enkonduko de la UK-oaj ceteraj tagoj, ni ja estis tre feliĉaj kaj avidaj.

La solena inaŭguro okazis la 18an de julio, ĝi komenciĝis je la 10a matene; membroj de la Loka Kongresa Komitato, la estraro de UEA kaj TEJO kune kun la Alta Protektanto varme bonvenigis ĉiujn kongresanojn kaj, preskaŭ je la fino, ĉiulanda reprezentantoj salutis la ĉeestantaron. Kiel propono José Vergara, gvidanto de tiu programparto, la plejmulto de la salutantoj diris en sia gepatra lingvo la frazon: “Patrio estas homaro”, memorante la frazon de la fama kuba poeto José Martí. Menciindas ke tiu ĉi fojo partoprenis homoj el diversaj landoj de la gasta kontienento kiel ekz. Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Dominika Respubliko, Ekvatoro, Gvatemalo, Haitio, Kolombio, Kostariko, Nikaragvo, Peruo, Urugvajo, Venezuelo kompreneble Meksiko kaj Kubo. Je la nomo de Meksika Esperanta Federacio, naciaj samideanoj kaj gelernantoj de UNAM, Luis Córdova salutis la kongresanaron. Je la fino oni respekte kantis la himnon “La Espero”.

Dum la tuta semajno estis multaj prelegoj pri la plej diversaj temoj kiuj estis prezentitaj en pluraj ĉefaj kategorioj ekz.: Regiona Agado, Interproksimigo de Kulturoj, prelegoj pri Kubo kaj Mez-Ameriko, lingvaj kursoj kaj ekzamenoj, ktp. David López kaj Gilda Muñoz partoprenis prelegante en la tiel nomataj “Prelegoj pri Mez-ameriko”, la unua parolis pri “Indiĝenaj lingvoj de San Luis Potosí” kaj la dua pri “Meksiko, nuntempa kulturriĉeco laŭ la norokcidenta landlimo”, ambaŭ prezentadoj estis tre interesaj kaj per ili la ĉeestantaro ja konas iom pli pri nia lando kaj kulturo.

Unu el la prelegoj, kiu multe plaĉis al ni estis Paktuko kaj Origamio, ĝi temis pri la historio kaj origino de tiuj artoj kaj amuze ni sukcesis fari papergruon. Alia tre interesa prelego estis Muzikaj Instrumentoj, tie ni rimarkis kaj lernis la diversecon de la konstrumaterialo de la muzikiloj kaj ke tio dependas de la medio de ĉiu lando. Aldone ni ĉeestis la priskribojn de tri Ea-revuoj: Katamikaro, Sciencamikoj a.k.k. ISAE kaj Esperanto, ni malkovris la grandan kaj mirindan laboron, kiun ili faras, kaj la malfacileco por verki kaj eldoni revuojn tiom altkvalite.

Ni multe amuziĝis dum la prezento de regionaj muzikoj kaj dancoj, kaj volonte ni partoprenis la Salsa-n lecionojn. Komence estis vere interesa vidi precipe eŭropanojn kaj azianojn, eble eĉ iun latiomerikanon, klopodi sensukcese danci, ili ŝajnis mallertaj kompare kun la ĉiam dancemaj kubanoj, tamen ĝoje post la danckurso ĉiuj estis pretaj por la kabaredo, dum kiu ni povis praktiki tion ĵus lernita.

Ni ĉiuj ĝuis la libroservon kiu estis disponebla tutsemajne, tial ke en ĝi oni trovas multajn eldonaĵojn kaj interesaĵojn, ambaŭ pri kaj en Esperanto. Per libroservo oni povas konscii kiom granda estas la kultura riĉeco kaj la kolekto de informo havebla en nia verda lingvo. Tie mem ni akiris materialon por plibonigi nian E-kapablon kaj instrui la internacian lingvon en niaj estontaj kursoj.

Aliflanke estis agrable kaj interese ĉeesti la “Nacian Artan Vesperon” en teatro Mella, ni ĝojis la prezentadon de talentaj kubaj artistoj, ili montris al ni diverstipan muzikon, kvankam ne ĉio estis kubaneca ni ĝuis la bonan kvaliton de la evento, kiu fakte estis donacita de la Ministerio pri Kulturo de Kubo al la esperantistaro.

Parolante denove pri samlandanoj kaj ilia aktiva kontribuo dum la 95a UK, ni ne forgesu mencii al Víctor Sombra, kiu partoprenis en la Oratora konkurso, al Llovana, Mallely kaj Morayma Martínez kune kun Conny García kaj Gabriel Jiménez kiuj vigle dancis meksikan folkloron en la Internacia Arta Vespero. Kaj kion diri pri niaj meksikaj infanoj? Je la fermo, la 24an de julio, estis tre interesa partopreno de infanoj kaj junuloj el diversaj landoj, kiuj prezentis gajajn kantojn en Esperanto.

La fina nombro de UK-partoprenantoj estis 1002 el 59 landoj, el tiuj 36 estis meksikanoj; 20 viroj kaj 16 inoj el diversaj provincoj de la lando: Coahuila, Distrito Federal (ĉefurbo), Estado de México, Hidalgo, Jalisco, Morelos, San Luis Potosí, Sonora kaj Tijuana.

Partopreni unuafoje en la Universala Kongreso estis bela sperto ĉar ni povis uzi la lingvon kaj koni esperantistojn el la tuta mondo, esperantistoj al kiuj nun ni dankas pro sia sincera amikeco. Ni plonĝis en la Esperanto-movado kaj vere rekonstatis ke Esperanto estas vivanta kaj funkcianta. Ni invitas al ĉiuj esperantistoj, kaj ne-esperantistoj, komenci partopreni UK-ojn kaj, laŭ eble, tion daŭre fari. Ni certigas al vi ke vi tre ĝuos kaj malkrovos, por vi mem, kiom interese estas la Esperanto-movado. Ekde nun vi povas jam plani vian partoprenon por 2011 kaj 2012, la 96a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Kopenhago, Danlando kaj la 97a en Hanojo, Vjetnamio.

* Verkita de Ulises Franco, Sara González kaj Edgar López, anoj de Esperanto GDL. Mallonge kontribuis: Mallely Martínez.

Categorías: