95a Universla Kongreso de Esperanto en la Havano, Kubo, inter la 17a kaj 24a de julio 2010*

La Universala Kongreso de Esperanto (UK), unu el la plej grandaj manifestaĵoj rilate al la utileco kaj praktikeco de la Internacia Lingvo, estas organizata ĉiujare, kaj preskaŭ senĉese, ekde la komenco de la 20-a jarcento de la Universala Esperanto Asocio (UEA) kunlabore kun esperantistaj grupoj el la gastigaj landoj kaj/aŭ urboj.

Ĉi tiu kolosa evento donas la ŝancon kunigi la plej grandan kvanton da esperanto-parolantoj el la tuta mondo kun la celo daŭrigi la kunlaboron por atingi interkomprenon inter la popoloj, lerni pri diversaj kulturoj, praktiki la senliman komunikadon kaj krei amikecajn rilatojn, tio ĉio kadre de internacia etoso surbaze de la uzado de komuna lingvo.

Dum tiu ĉi evento, la estroj de la Universala Esperanto Asocio kaj la komitatmembroj de la naciaj asocioj partoprenas diversajn renkontiĝojn por diskuti pri planoj, projektoj kaj preni decidojn en la UEA. Aliflanke, la UK - programo elvolviĝas en diversaj sekcioj, inter ili la solenaĵoj, la temaj, fakaj kaj la kulturaj programeroj, ekzemple, oni okazigas prezentojn rilatitajn al la ĉefa kongresa temo, Esperantajn kursojn je malsamaj niveloj, belartajn konkursojn, ekskursojn, teatraĵojn, koncertojn, inter aliaj. Gravas mencii la bonegan akcepton de la tradicia “Nacia Arta Vespero”, en kiu oni montras diversajn artajn kaj kulturajn manifestaĵojn de la gastiga lando kaj simile oni trovas la “Internacian Artan Vesperon” montrante kelkajn el la kulturaj esprimoj de la partoprenantaj landoj kiel dancon muziko, kantado, ĝenerale tradiciaj.

En 2009, la 94a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bjalistok, Polando, kunigante preskaŭ 1900 esperantistojn de 63 landoj, inter ili Meksiko. Tiu ĉi 2010 la ĝoja gastiganto de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto estos la bela Kubo, lokiĝita en la Kariba Maro kun ĝiaj pli ol 11 milionoj da loĝantoj oferante kiel kongresejo la Kongresa Palaco de la ĉefurbo, la Havano inter la 17ª kaj la 24a de julio 2010. Per estontaj bultenoj oni diskonigos la temon kaj la ekskursojn haveblajn dum ĉi tiu congreso.

Partoprenu, vivu tiun ĉi sperton en la najbara lando! ni memoru ke malofte okazas Universalaj Kongresoj en la Amerika kontinento, la lasta UK en Ameriko estis en 2002 en Brazilo.

Ĉu vi volas scii iom pli pri la Havano? Iru al la sekva ligo kaj vi trovos filmon pri kio atendas vin kiam vi vizitu tiun magian urbon: http://www.ipernity.com/doc/97850/5988676/

* Verkita de David López.

Archivo: 
KunsendaĵoGrandeco
Kongreskotizoj UK 2010.pdf110.11 KB