Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) invitas ĉiujn homojn kandidatiĝi por havi estraran postenon en MEF dum la periodo 2025-2029.

La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) invitas ĉiujn homojn kandidatiĝi por havi estraran postenon en MEF dum la periodo 2025-2029.

La postenoj en la MEF-estraro estos:

1. Prezidanto

2. Ĝenerala sekretario

3. Kasisto

4. Membro 1

5. Membro 2

Memorante ke ĉiu estrarano observu kaj plenigu la ĉefajn celojn de la Federacio laŭ ĝia statuto:

a) Disvastigi la scion kaj uzadon de la internacia lingvo esperanto.

b) Konsciigi la homojn pri problemoj, kiuj povus rezulti de la lingva diverseco.

c) Disvastigi la meksikan kulturon en Esperantujo monde.

d) Favori la konon de aliaj kulturoj per esperanto.

e) Instigi inter ĝiaj membroj solidarecajn sentojn al aliaj popoloj.

La proponojn ni ricevos al estraro@esperanto-mexico.org, kie la kandidato indikos:

• Persona(j)n nomo(j)n

• Familia(j)n nomo(j)n

• Naskiĝdaton

• Okupiĝon / profesion

• Kompletan adreson

• Telefonnumeron

• Daton de esperantistiĝo

• Jaron de unua aliĝo al MEF

• Postenon celatan

Krome la kandidato verku mallongan eseon en esperanto, je ne pli ol 200 vortoj, pri kial indas esti elektata kiel estrarano.

Rajtas kandidatiĝi kaj baloti nur aktivaj membroj de la asocio, kies minimuma aĝo estas 18. Por aliĝi al Meksika Esperanto Federacio, vi devas pagi la jaran kotizon. La pagota kvanto dependas de la kategorio, en kiu vi troviĝas, informojn pri tio estas ĉe: https://esperanto-mexico.org/eo/membreco

La balotoj kaj elekto de la nova estraro estos dum la 15a Meksika Esperanto-Kongreso, kiu okazos inter la 17a kaj 20a de aprilo en Guadalajara, Meksiko.

La fina dato por ricevi la informojn pri la kandidatoj estas la 24an de marto 2025.

Atente,

La Estraro de Meksika Esperanto Federacio.

En la Ĉefurbo de Meksiko, la 24a de februaro 2025.

Categorías

Forpasis Lizbeth de Jesús González López (1969-2021)*

prof. Lizbeth de Jesús González López

Meksika Esperanto Federacio profunde bedaŭras la forpason de sia kara membro kaj loka kontakto en Morelia, prof. Lizbeth de Jesús González López.

Lizbeth partoprenis en diversaj aranĝoj tra la lando, kunorganizis kurson kaj renkontiĝojn en sia loĝurbo, jam ekestis planoj iel inkludi Esperanton en universitato, kie ŝi laboris, ĉar ŝi amis nian karan lingvon kaj volis montri la studentojn kiel malfermi la mondon per tiu ĉi komunikilo.

Ni sendas kondolencojn al ŝiaj edzo, familianoj, amikoj, kolegoj, studentoj kaj al ĉiu, kiu havis la bonŝancon koni tiun ĉi belan homon.

Mallely Martínez M. nome de la estraro de MEF

* Sur la bildo troviĝas Lizbeth montrante libron, kiun ŝi gajnis en lotumado dum Z-tago 2018.

 

Categorías

MEF deziras al vi sukcesan 2021!*

havu sukcesan 2021

Meksika Esperanto Federacio ege dankas vin pro via apogo dum pasinta jaro kaj deziras ke vi, kune kun via familio, havu sukcesan 2021, ĝi estu plena je sano, amo, mono, toleremo, pacienco, komprenemo kaj ĉiuj ceteraj bonaĵoj.

Aliteme ni esperas ke inter viaj ĉijaraj realigotaj celoj estu Esperanto. Vi povas, ekzemple, plibonigi vian lingvan nivelon, partopreni pli aktive en la movado, instrui, disvastigi la lingvon, volontuli en Esperantujo aŭ simple donaci monon, (re)aliĝi al nacia kaj / aŭ internacia Esperanto-asocioj, certe MEF kaj UEA tre ĝojus kaj bonfartus pro tia apogo. Ni memoru ke nur teame ni povas antaŭeniri kaj sukcesigi kune nian komunan projekton nomata Esperanto.

Kore, Mallely Martínez M, nome de la estraro de Meksika Esperanto Federacio.

* Bildo: Gabriel Zúñiga G.

Categorías

Lotumado dum Zamenhofa Tago 2020!

Lotumado E-materialojn kaj membrecojn por 2021

Kiel kutime Meksika Esperanto Federacio volas dorloti aktivajn membrojn, kunlaborantojn, KER-ekzameniĝintojn kaj, ĉifoje, ankaŭ eksterlandajn partoprenintojn, tial dum la virtuala Zamenhofa Tago ni lotumis E-materialojn kaj membrecojn por 2021.

Do plaĉas al ni anonci nun ke la gajnintoj de la lotumado estas la sekvaj homoj:

David López R., San Luis Potosí

Martha B. Romero C., Quintana Roo

Óscar del Ángel López C., Puebla

Juan C. Martínez G., Estado de México

Joaquín Rosillo V, Ĉefurbo de Meksiko

Héctor Mote M., Puebla

Carlos J. Velazquillo C., Ĉefurbo de Meksiko

José L. Navarro I., Jalisco

Marisol Soriano, Hispanio

Echedey Jorge S., Hispanio

Do ni petas ilin kontakti nin al estraro@esperanto-mexico.org por kunakordi pri la sendado de la donaco aŭ registrado de membreco.

GRATULON AL ILI KAJ DANKON PRO VIA APOGO AL MEF kaj al ESPERANTUJO!

 

Categorías

Ankaŭ en aliaj meksikaj urboj ni okazigos KER-ekzamenojn ĉijare!*

KER-ekzamenoj

Estas plezuro informi vin ke ankaŭ en Guadalajara, Jalisco kaj San Luis Potosí, SLP., ni okazigos KER-ekzamenojn dum la tiel nomata aranĝo 9a Tutmonda Ekzamentago.

Kondiĉoj, reguloj kaj eĉ horaroj estos tute samaj, kiel tiuj anoncitaj por CDMX, tio estas, eblus ekzameniĝi en la skriba parto ĉe la niveloj B1, B2 kaj C1 en sabato, la 28an de novembro je la 9a30 (loka horo).

Do ekzamenkotizoj, en meksikaj pesoj, estos la jenaj:

Nivelo B1: $650.00

Nivelo B2: $700.00

Nivelo C1: $750.00

La limdato por aliĝi kaj pagi estas en la 12a de novembro 2020, sed konsideru ke baldaŭ okazos virtuala trejnado kadre de ĉefaj organizantoj en Eŭropo kaj nur tiuj, kiuj tiam troviĝas en la listo de aliĝintoj estos invitataj partopreni.

Se vi interesiĝas partopreni en KER skriba ekzameno, en Guadalajara aŭ San Luis Potosí, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendu whats App mesaĝon al 5514753963 por doni pliajn detalajn informojn kaj sendi aliĝilon.

Por havi informojn pri ekzameno en CDMX kaj ekscii pliajn ĝeneralaĵojn, bv. iri al: http://esperanto-mexico.org/eo/la-28an-de-novembro-okazos-ker-ekzameno-…

Profitu, kaptu la ŝancon akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun vi povos uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj, konsideru ke NE estas verŝajne okazigi KER-ekzamenon en tiuj urboj baldaŭe, nu ni penas tion fari ĉar tie ni havas fidindajn kunlaborantojn kaj kelkajn interesulojn.

Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Ĉefaj respondeculoj: Ulises Franco kaj David López por la sesioj de Guadalajara kaj San Luis Potosó, respektive.

Categorías

La 28an de novembro okazos KER-ekzameno en CDMX

KER-ekzamenoj

Kiel ni antaŭanoncis Meksika Esperanto Federacio okazigos denove ekzamenan sesion laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro. Ĝi estos parto de la Monda Ekzamena Tago, en kiu ĝis nun aliĝis 17 urboj de diversaj amerikaj, aziaj kaj eŭropaj landoj.

De 2012 en Meksiko jam okazis 8 sesioj sed nun estos la unua fojo kiam la sidejo estos en la ĉefurbo de la lando.

Ĉifoje, parte pro la pandemia situacio, la homoj havos la eblon ekzameniĝi nur en la skriba parto, do certe kelkaj meksikanoj profitos la okazon akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun ili povos uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj.

Do ni invitas la homojn partopreni, ne lasi tiun endaĵon por la estonteco, ĉar laŭ informoj de ĉefaj organizantoj, en la venonta jaro la reguloj relative multe ŝanĝiĝos kaj ni ne scias, ĉu ni havos la rimedojn por baldaŭe organizi alian sesion en la lando krom tio, estas multe pli malmultekoste kaj komforte fari tiun ekzamenon ĉe la propra lando ol vojaĝi eksterlanden por fari ĝin.

Se vi interesiĝas partopreni en KER skriba ekzameno, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ faru mem vian aliĝon en la ligo: https://edukado.net/alighilo?id=2020TU-MXMX 

Gravaĵoj:

  • Se vi volus partopreni sed vi ne scias je kiu nivelo vi estas, bv. kontakti nin por sendi al vi modelajn testojn.
  • La fina limdato por aliĝi estas en la 5a de novembro 2020, sed konsideru ke baldaŭ okazos virtuala trejnado kadre de ĉefaj organizantoj en Eŭropo kaj nur tiuj, kiuj troviĝas tiam en la listo de aliĝintoj estos invitataj partopreni.
  • Legu atente la aliĝilon kaj skribu klare ĉiujn petitajn informojn.
  • Vi mem devas elekti la nivelon, memoru ke eblas fari nur skriban parton je nivelo “B1”, “B2” aŭ “C1”.
  • En la aliĝilo sur la spaco “kotizo”, vi devas skribi 17 EUR por la nivelo B1, 19 EUR por B2 aŭ 21 EUR por C1.
  • En la parto: “pagebloj” post la indiko “alia” skribu: “Mi pagos per loka organizanto”.

Pri kotizoj:

Nivelo B1: $650.00

Nivelo B2: $700.00

Nivelo C1: $750.00

  • La kotizo estas en meksikaj pesoj kaj inkluzivas la aliĝon al la ekzameno, logistikajn kaj administrajn kostojn.
  • Bv. deponi aŭ ĝiri la monon al la sekva konto kaj tuj informu nin pri tio.

Banko HSBC

Konto: 6210150191

Nome de Mallely Martínez Mateos

Clabe: 021180062101501918

  • La limdato por pagi estas la 12an de novembro 2020, kiu ĝis tiam ne pagis la kotizon, ŝia/lia aliĝo al la sesio nuliĝos.
  • En la kazo, ke pro pandemia situacio la sesio ne okazos, ni redonos kompletan kotizon al aliĝintoj.
  • Se homoj aliĝis kaj mem decidas fine ne partopreni, ni redonos 85% de la pagata kotizo. Limdato por informi pri NE partopreno estos en la 20a de novembro.
  • Eblas mondonaci kaj tiel apogi personojn, kiuj deziras fari la ekzamenon sed ne povas pagi la tutan kotizon.
  • Aktivaj membroj de MEF, kiuj aĝas 30 aŭ malpli kaj sukcesos en C1 ekzameno, ricevos 35% da stipendio de la ekzamena kotizo, redonebla post la publikigo de la rezultoj.

Dato kaj horaro de la sesio:

Sabate, la 28an de novembro 2020 je la 10a30 horo, bv. esti akurata en la ekzamenejo ĉar antaŭ ol komenciĝo ni devas kontroli dokumentojn.

Daŭro de la ekzameno:

Por nivelo B1: 2 horoj.

Por nivelo B2: 3 horoj.

Por nivelo C1: 4 horoj.

Pri adreso:

Bedaŭrinde ni ne povas ankoraŭ informi pri ekzakta ejo, ĉar depende de la kvanto da kandidatoj ni devos lupreni lokon kie estos sufiĉe da spaco inter homoj. Tamen ni povas infomi ke estus centre de la urbo.

Se vi havas dubojn, bv. kontakti nin, skribu al estraro©esperanto-mexico.org (ne forgesu anstataŭi @ kontraŭ ©) aŭ sendu whats App mesaĝon al 5514753963

Atentu ke ankaŭ en Guadalajara kaj en San Luis Potosí ni havos ekzamenojn. Bv. legi pri tio en la sekva ligo: http://esperanto-mexico.org/eo/anka%C5%AD-en-aliaj-meksikaj-urboj-ni-ok…;

Partoprenu, KAPTU LA ŜANCON havi atestilon pri viaj konoj de Esperanto kaj apogu la nacian kaj internacian movadojn!!!!!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondeculo por la sesio de CDMX: Araceli Aguilar.

Categorías

Impresoj kaj spertoj de meksikaj lernantoj en kurso de UEA-TEJO-KEL, parto 2

Kurso-Partoprenantoj MEF
Hace no mucho me enteré del esperanto gracias a Víctor Sombra quien me invitó a inscribirme al curso y, después de mi participación en él, puedo decir que fue un gran proyecto.

Mis instructores, Víctor Sombra y Araceli Aguilar me ayudaron a disipar dudas y siempre fueron muy atentos y pacientes con sus alumnos, así que mucho les agradezco por todo lo que hicieron, desde luego, también quiero agradecer a los organizadores, en especial a Doniben Jiménez y Moisés Herrera por sus atenciones y constante colaboración.

Así que finalmente he llegado a la conclusión de que el esperanto es bueno en todos los sentidos, incluso para conocer a gente benévola en el mundo.
Abigail Flores, estudiante. Ciudad de México
Al comienzo me pareció algo precipitado aprender un idioma en ese tiempo y con tan pocas lecciones, sin embargo, el programa estuvo bien estructurado, los profesores, además de ser amables, dominaron los temas, resolvieron las dudas y compartieron material, así que el curso se tornó más interactivo y fácil. Además me gustó el hecho de que cambiaran al profesor cada semana, ya que cada uno aportaba algo y contribuía de diversas formas en la enseñanza-aprendizaje, no obstante lo mejor fue que practicamos tanto la teoría como todo lo aprendido.
Alexa Hidalgo, bióloga. Ciudad de México
Mi experiencia en el curso fue muy grata, así como lo fue encontrar a tanta gente interesada en el esperanto, ya que en ocasiones me he sentido solo en Tabasco, porque no he encontrado gente con quien practicar el idioma.

Considero que el curso estuvo bien estructurado, cabe mencionar que al comienzo yo ya tenía rudimentos en el manejo del idioma, por ello fue muy útil para mí, casi hecho a mi medida.

La interacción con los profesores me resolvió muchas dudas, por ejemplo con los correlativos; qué tema ¿no?, además se pusieron a nuestra disposición diversos recursos audiovisuales, plataformas, libros para explorarlos y se nos incitó a descubrir más sobre el vasto mundo llamado esperanto.

Mi participación  en el curso, pues, me ha dado nuevos ímpetus para seguir aprendiendo la lengua, por ejemplo en lernu, con el Método de Zagreb, el cual me gustó mucho y conocí gracias a la página del Maestro Enrique Ellenberg, leo libros recomendados, me he integrado a grupos de WhatsApp y Telegram, etc.

Otro punto positivo es que los que terminamos el curso seguimos en contacto, sin embargo y aunque ya no somos tan principiantes, opino que aún nos falta una guía más para inmiscuirnos completamente en el movimiento.
Carlos E. Lobato G., profesor universitario. Villa Hermosa, Tabasco.
El curso de esperanto para hispanohablantes es un programa altamente recomendado, es increíble poder hablar el idioma de una manera estructurada y completa ¡en tan solo dos meses!

El curso superó mis expectativas, he quedado impresionado y satisfecho con el resultado por lo que, sin duda alguna, puedo decir que esta inversión de tiempo y esfuerzo fue lo mejor que pude hacer en los últimos meses. 
Yair Reyes, chef. Ciudad de México
Mis impresiones del curso son bastante buenas, estuvo bien organizado, los profesores siempre me acompañaron en el aprendizaje, respondieron a mis preguntas, las clases fueron interesantes y tuve la oportunidad de hablar y hacer amistad con esperanto-hablantes de todo el continente americano.

No tengo palabras suficientes para expresar mi agradecimiento a organizadores y maestros porque pude aprender más el idioma en este curso, y en poco tiempo, en comparación con otros tomados anteriormente.
Geovani Ruiz M., historiador-profesor. Guadalajara, Jalisco.
Mis impresiones del curso son bastante buenas; primero porque fue de manera virtual, en mi opinión una innovación, lo que permitió un mayor alcance, incluso más allá del nivel continental.

Por otra parte, estoy muy feliz de conocer a compañeros y profesores de América Latina, en especial agradezco mucho a estos últimos por su extenso trabajo y contribución al aprendizaje del esperanto de quienes fungimos como alumnos.

Ahora, y ya con los conocimientos adquiridos en el curso, tengo nuevos impulsos para seguir aprendiendo sobre este maravilloso idioma.

Por último, no me queda más que invitar a que juntos sigamos dando vida al esperanto.
J. César Sánchez P., civila inĝeniero. Salamanca Guanajuato.
Durante esos dos meses aprendí lo básico del esperanto para lograr un nivel B1. Mientras más clases pasaban, tenía más capacidad de comprender el idioma.

Los profesores nos animaron a participar en diferentes actividades virtuales fuera de clase, así que seguí recomendaciones y, para mi muy grata sorpresa, en una conferencia sobre educación en la India pude entender casi todo, hacer preguntas y comunicarme con personas del otro lado del mundo.

Una de las cosas que más valoro del curso es que conocí a muchas personas con las que puedo seguir practicando el idioma, incluso ahora que el curso ha concluido. 
Diana G. Valdovinos N., estudiante. Acapulco, Guerrero

Jen fine la dua parto pri impresoj kaj spertoj de meksikanoj, kiuj partoprenis en la dumonata virtuala kurso de UEA, TEJO kaj KEL.

Ĝuu la legadon!

----------------------

Abigail Flores, gimnazia studento. Ĉefurbo de Meksiko

Antaŭ nelonge mi eltrovis Esperanton danke al Víctor Sombra, kiu invitis min aliĝi al la kurso kaj, post mia partopreno en ĝi, mi povas diri ke ĝi estis bonega projekto.

Miaj instruistoj, Víctor Sombra kaj Araceli Aguilar, helpis min forigi dubojn, ĉiam estis atentemaj kaj paciencaj kun la gelernantoj, do mi tre dankas ilin pro ĉio, kion ili faris kaj, kompreneble, mi ankaŭ dankas al organizantoj, ĉefe al Doniben Jiménez kaj Moisés Herrera pro ilia atentemo kaj konstanta kunlaboremo.

Tial mi fine venis al konkludo ke Esperanto estas bona afero en ĉiu senso; eĉ por renkonti bonajn homojn tra la mondo!

Alexa Hidalgo, biologo. Ĉefurbo de Meksiko

Komence mi opiniis, ke estas iom hasteme   lerni lingvon en tiom malmulte da tempo kaj lecionoj, tamen, la programo estis bone strukturita, la instruistoj regis la temojn, solvis dubojn, dividis materialon kaj estis afablaj, tial la kurso iĝis pli interagiga kaj facila.

Krome mi ŝatis la fakton ke ni havis malsaman instruiston ĉiun semajnon, ĉar ĉiu el ili aldonis ion alian kaj kontribuis diversmaniere en la instru-lernado, sed la plej bona afero estis, ke ni povis praktiki la teorion kaj lernitaĵojn.

Carlos E. Lobato G., universitata instruisto. Villa Hermosa, Tabasco.

Mi havis tre agrablan sperton partoprenante la kurson, mi ŝategis renkonti tiom da homoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, ĉefe ĉar ĝis nun mi trovis neniun en mia ĉiurkauaĵo por praktiki la lingvon, tial mi sentis min foje izolita.

Komence de la kurso mi jam havis antaŭkonojn pri la lingvo, pro tio mi konsideras ke ĝi estis bone strukturita, kvazaŭ planita por mi.

La interagado kun la instuistoj forigis multajn el miaj duboj, ekzemple, pri korelativoj, tikla temo ĉu ne?, krome oni proviziis al ni plurajn aŭdvidajn materialojn, platformojn, esplorendajn librojn kaj instigis nin tiel malkrovi la vastan Esperantan mondon.

Do la partopreno en la kurso donis al mi pli da emo daŭrigi la lernadon ekzemple per lernu, la zagreban metodon, kiun mi tre ŝatis kaj ekkonis danke al retpaĝo de instruisto Enrique Ellenberg, mi legas rekomenditajn verkojn, aliĝis al grupoj de Whats app kaj Telegram, ktp.

Bone estas ke ni, ekskursanoj daŭrigas kontakton, tamen eĉ se ni nun estas komencintoj, mi opinias ke ankoraŭ mankas al ni ian plian gvidon por plene enmiksiĝi en la movadon.

Yair Reyes, kuiristo. Ĉefurbo de Meksiko

Mi ege rekomendas la kurson de Esperanto por hispanparolantoj, estas nekredeble kiel oni kapablas paroli la lingvon ĝuste kaj strukturite en nur du monatoj!

La kurso superis miajn atendojn, do mi estas kontenta kaj impresita pro la rezultoj, tial mi povas aserti ke, sendube, tiu estas la plej bona investo de tempo kaj peno, kiun mi faris en la lastaj monatoj.

Geovani Ruiz M., historiisto-instruisto. Guadalajara, Jalisco.

Miaj impresoj pri la kurso estas tre bonaj, ĝi estis bone organizita, la instruistoj ĉiam akompanis min dum la lernado, respondis miajn demandojn, la klasoj estis interesaj kaj tiam mi havis la eblon paroli kaj amikiĝi kun esperantistoj de la tuta amerika kontinento. Mi ne havas sufiĉe da vortoj por esprimi mian dankemon al organizantoj kaj instruistoj ĉar pere de tiu ĉi kurso mi povis lerni pli pri la lingvo en malmulte da tempo kompare kun aliaj antaŭaj prenitaj kursoj.

J. César Sánchez P., civila inĝeniero. Salamanca Guanajuato.

Miaj impresoj pri la kurso estas sufiĉe bonaj; unue ĉar ĝi okazis per la reto, tial ĝi estis iel pionira kaj tio partoprenigis homojn de foraj lokoj, eĉ de ekster la kontinento.

Mi tre ĝojis renkonti kunlernantojn kaj instruistojn el Latinameriko, kaj speciale mi ege dankans al tiuj ĉi lastaj pro ilia vasta laboro kaj kontribuo en la lernado de Esperanto de la gelernantoj.

Nun, kaj kun la jam akiritaj scioj en la kurso, mi havas novajn fortojn por plu lerni ĉi tiun mirindan lingvon.

Nur restas al mi inviti vin kune vivigadi Esperanton!

Diana G. Valdovinos N., gimnazia studento. Acapulco, Guerrero

Dum tiuj du monatoj mi lernis la bazon de Esperanto por atingi B1-nivelon. Ju pli da klasoj mi havis, des pli mi kapablis kompreni la lingvon.

La instruistoj instigis nin partopreni diversajn virtualajn agadojn eksterklase, do mi tion faris kaj mi agrable surpriziĝis kiam, dum konferenco pri edukado en Barato, mi komprenis preskaŭ ĉion, povis starigi demandojn kaj komunikiĝi kun homoj de la alia flanko de la mondo.

Unu el la plej valoraj aferoj de la kurso por mi estas, ke dume mi renkontis multajn homojn, tial mi povas daŭre praktiki la lingvon eĉ kiam la kurso finiĝis. 

…………………..

* En la bildo aperas instruistoj kaj lernantoj de la kurso, kiuj ne nepre korespondas al homoj, kiuj sendis tekstojn publikigitaj ĉi tie.

Categorías

Impresoj kaj spertoj de meksikaj lernantoj en kurso de UEA-TEJO-KEL, parto 1

Sesión del curso de Esperanto
Soy testigo del esfuerzo y empeño de los organizadores e instructores, en especial de Jezer Dorante, quien fuera mi profesor todo el curso.

La colaboración entre maestros y estudiantes y la disposición de todos para seguir aprendiendo fue, sin duda, fundamental para continuar con el aprendizaje del idioma y vislumbrar sus bondades; por ejemplo, la apertura de un sin número de puertas al conocimiento y, quizás, el inicio al plurilingüismo.

El esperanto es, pues, una excelente manera de entender la gran diversidad de mentes y sensibilidades que se pueden comunicar a través de un lenguaje neutro, lleno de potencial didáctico y creativo.
Pablo D. Camberos S., estudiante de cinematografía. Ciudad de México.
Las impresiones que tuve del curso fueron muy agradables, en dos meses me brindó la posibilidad no sólo de aprender rápidamente un idioma sencillo, sino de conocer y hablar con personas increíbles de distintas partes del mundo a pesar de que, o nuestro idioma materno era diferente, o existían diferencias en el español de los participantes.

Los profesores siempre fueron amables, pacientes y gracias al esfuerzo y cariño que nos brindaban en cada clase, mi interés por seguir aprendiendo despertaba más y más. La interacción en mi grupo fue bonita porque no sólo aprendí de los profesores sino también de mis compañeros.
Alejandra Fernández, estudiante de psicología. Ciudad de México.
El curso de esperanto fue para mí una gran ocasión para aprender no solo un nuevo idioma sino un mundo lingüístico inacabable, lleno de posibilidades artísticas y mentales, donde la formación de palabras fue, es y siempre será enormemente excitante.

Cuando pienso en el esperanto, pienso en cómo un mundo nace a través de la comprensión y la degustación de las raíces y los afijos. Uno piensa de manera diferente en los idiomas después de esta aventura.

El curso de esperanto, además de ser un espacio increíble con estudiantes y profesores muy atentos e interesantes, me dio muchas herramientas para analizar, usar y amar la lengua más importante para personas idealistas. La organización fue perfecta para alcanzar una educación de calidad, colectiva e individual, que también nos brindó la oportunidad a cada uno de nosotros de hablar acerca de las cosas que nos gustan y, finalmente, de encontrarnos en algún momento para aprender juntos aún más.
Alondra Mijangos, psicóloga-escritora. Acapulco, Guerrero.
Al principio tuve un poco de temor ya que nunca había participado en un curso virtual, sin embargo, los profesores siempre fueron muy amables, aclararon dudas y la mayor parte de las clases fueron divertidas, en ellas se incluyeron temas interesantes y juegos. Esta experiencia fue excelente para mí porque conocí a gente principiante, como yo, y también a expertos en el idioma; los instructores. Para terminar lo único que puedo decir es que: ¡el esperanto sigue vivo y hoy más que nunca!
J. Luis Navarro I., psicólogo-profesor. Acatlán de Juárez, Jalisco.
El curso de esperanto fue para mí una experiencia muy productiva y agradable en la que, por un lado, aprendí nuevas cosas y, por otro, reforcé los pocos conocimientos que tenía del idioma, además de que fue muy grato conocer a gente valiosa.

Así que quiero felicitar tanto a organizadores como a los maestros por el brillante trabajo que realizaron; siempre fueron muy amables y hubo seguimiento con los alumnos, de tal forma que he quedado motivado para seguir aprendiendo sobre la cultura esperantista, además de que el curso me ha abierto las puertas para poder practicar la lengua con compañeros que conocí en las clases.
M. Efrén Ramírez R., maestro en educación básica. Juchitepec, Estado de México.
El aprendizaje del idioma en el Curso de Esperanto para hispanohablantes fue una de las mejores experiencias de esta cuarentena, ya que fue una actividad maravillosa y de este modo encontré mucha motivación.

A pesar de que algunas personas me decían que el esperanto que no sirve, mi experiencia fue maravillosa; conocí a mucha gente de diferentes países, así como a su cultura. Además sentí que recuperé el esperanto y eso fue muy importante para mí porque, de tal manera, puedo participar en ese mosaico de culturas. Así que, por supuesto, este idioma no sólo es tan bello como útil, sino que es una ventana al mundo.
Rubén J. Reyes L., maestro en preescolar. San Luis Potosí, SLP.
Me siento satisfecho de haber realizado el curso, ya que me di cuenta del poco tiempo que se requiere para aprender este idioma, en comparación con otras lenguas; tengo una certificación en italiano, la cual obtuve después de dos años de aprendizaje, en contraste, en un mes y medio ya pude comenzar a tener conversaciones en esperanto. Lo anterior debido a la experiencia de los maestros, mismos que resolvieron mis dudas en las clases y me dieron muchos recursos para continuar con el aprendizaje del idioma, además, y muy importante, cuento con compañeros con quienes puedo continuar practicándolo.
Edgar Trujillo, corista de orquesta. Toluca, Estado de México. 

Nun ni publikigas informojn pri impresoj kaj spertoj de kelkaj meksikanoj, kiuj partoprenis kiel lernantoj en reta kurso lanĉita de Universala Esperanto Asocio, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Kolombia Esperanto Ligo. Ĝi okazis inter la 29a de junio kaj 22a de aŭgusto kaj indas mencii ke tiun kurson finis entute 68 homoj el Meksiko, ni tre ĝojas pro tio kaj speciale ni ege dankas tiujn 14 homojn, kiuj sendis al ni sian tekston por publikigo.

Ĉi sube vi trovos la skribaĵon de 7 el ili, do atendu la duan parton!

…………………

Pablo D. Camberos S., kinematografia studento. Ĉefurbo de Meksiko.

Mi atestis la penon kaj klopodojn de organizantoj kaj instruistoj, speciale de tiu, kiu estis mia instruisto dum la tuta kurso, Jezer Dorante.

La kunlaboro inter instruistoj kaj lernantoj kaj la disponebleco de ĉiuj por lernadi estis sendube ege grava por daŭrigi la lernadon de esperanto kaj ekvidi ĝiajn horizontojn; ekzemple, la malfermo de senfina kvanto da pordoj al diversaj scioj kaj, eble, vojo al plurlingveco.

Esperanto estas, do, bonega maniero kompreni tiom da diverseco; homaj pensmanieroj kaj sentemecoj, kiuj komunikiĝas pere de neŭtrala lingvo, penplena je didaktika kaj kreiva potenco.

 

Alejandra Fernández, psikologia studento. Ĉefurbo de Meksiko.

La impresoj, kiujn mi havis pri la kurso, estis tre agrablaj, en du monatoj ĝi donis al mi la eblon ne nur lerni facilan kaj rapide lerneblan lingvon sed ankaŭ renkontiĝi kaj paroli kun nekredeblaj homoj el diversaj mondopartoj, malgraŭ tio ke, aŭ ni havis malsaman denaskan lingvon aŭ la hispana de la partoprenantoj foje estis iom alia.

La instruistoj estis ĉiam afablaj kaj paciencaj kaj danke al ilia penado kaj amo en ĉiu klaso, mia intereso lernadi iĝis pli kaj pli granda. La interagado en mia grupo estis bela, krome indas mencii, ke mi lernis ne nur de la instruistoj, sed ankaŭ de miaj samklasanoj.

Kion pli mi povas diri? Simple ke la kurso estis mirinda, amuza kaj ke estas nekredeble ke en tiom mallonga tempo oni povas lerni tiom multe.

 

Alondra Mijangos, psikologo-verkisto. Acapulco, Guerrero.

La kurso de Esperanto estis por mi granda okazo lerni ne nur novan lingvon, sed ankaŭ malkovri ian senfinan lingvistikan mondon

penplena je artaj kaj mensaj ebloj, kie la vortfarado estis, estas kaj ĉiam estos enorme ekscite.

Kiam Esperanto venas al mia menso, mi pensas pri aparta mondo, kiu naskiĝas pere de kompreno kaj gustumo de radikoj kaj afiksoj. Jes, ja oni elpensas la lingvojn malsame post tiu ĉi aventuro.

Krom esti mirida spaco kun tre atentemaj kaj interesaj samklasanoj kaj intruistoj, la esperanta kurso donis al mi multajn ilojn por analizi, uzi kaj ami la plej gravan lingvon por idealismaj homoj. La kursorganizado estis perfekta por atingi altkvalitan lernadon grupe kaj individue kaj ĝi ankaŭ donis al ĉiuj la eblon paroli pri aferoj, kiujn ni ŝatas kaj fine la ŝancon rekontiĝi iam denove por kune daŭrigi la lernadon.

 

J. Luis Navarro I., psikologo-instruisto. Acatlán de Juárez, Jalisco.

Komence mi havis iom da timo, ĉar mi neniam antaŭe partoprenis en interreta kurso, tamen la instruistaro ĉiam estis tre afabla, ili forigis dubojn kaj la plej multaj klasoj estis amuzaj, en ili ekestis interesaj temoj kaj ludoj. Tiu ĉi sperto estis bonega por mi, ĉar mi konis komencantojn, kiel mi, kaj ekspertulojn kiel la instruistoj.

Mi do nur volas fini dirante ke  Esperanto estas viva, hodiaŭ pli viva ol neniam!

 

M. Efrén Ramírez R., instruisto. Juchitepec, Estado de México.

La Esperanta kurso estis por mi tre produktiva kaj agrabla sperto ĉar, unuflanke, mi lernis novajn aferojn kaj, aliflanke, mi plifirmigis antaŭajn sciojn pri la lingvo, krome estis tre agrable koni tie valorajn homojn.

Do mi volas gratuli kaj organizantojn kaj la instruistojn pro la brila laboro, ili estis ĉiam tre afablaj kaj akompanis nin en la lernado, tial ke mi sentas motivadon daŭrigi la lernadon pri la esperantista kulturo, krome la kurso malfermis al mi pordojn por praktiki la lingvon kun miaj samklasanoj.

 

Rubén J. Reyes L., infanĝardena vartisto. San Luis Potosí, SLP.

Mi opinias, ke la lernado de la lingvo en pasinta kurso de Esperanto por hispanoparolantoj estis unu el miaj plej bonaj spertoj dum ĉi tiu kvaranteno, ĝi estis mirinda okupiĝo kaj tie mi trovis multe da motivado.

Kvankam homoj diris al mi ke Esperanto ne utilas, mia sperto en la kurso estis mirinda; mi renkontis multajn homojn el diversaj landoj, tial mi ankaŭ povis konatiĝi kun ties kulturo. Krome mi sentis, ke mi reakiris mian Esperanton kaj tio estis tre grava por mi, ĉar tial mi povas partopreni aktive en kultura muzaiko. Fine mi povas aserti ke, kompreneble, la lingvo estas tiel bela kiel utila, ĝi estas fakte fenestro al la mondo.

 

Edgar Trujillo, orkestra ĥoristo. Toluca, Estado de México.

Mi estas kontenta ĉar mi partoprenis la esperantan kurson, kie mi rimarkis en kiom malmulte tempo oni povas lerni ĉi tiun lingvon kompare kun aliaj. Mi havas atestilon pri la itala, kiun mi povis akiri nur post du jaroj da lernado, tamen en monato kaj duono mi jam povis ekparoli Esperante kaj tio danke al sperto de la instruistoj, kiuj helpis min forigi dubojn dum la kurso kaj donis al mi multajn rimedojn por plu lerni la lingvon, krome, kaj tre grave, restas al mi la eblon praktiki ĝin kun la aliaj samklasanoj.

....................

* En la bildo aperas instruistoj kaj lernantoj de la kurso, kiuj ne nepre korespondas al homoj, kiuj sendis tekstojn publikigitaj ĉi tie.

Categorías