Ankaŭ en la Preparatoria 7 de UNAM estos Esperanto*

Dum la 31a de marto Javier Vásquez Ochoa prelegis du foje pri Esperanto en la Preparatoria “7” (gimnazio) de la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko.

Antaŭ semajnoj la preleginto kontaktis la ekstron de la “Mediateca” de tiu institucio por esplori la eblon inkludi Esperanton inter la lingvoj, kiujn la studentoj memstare povas lerni per retaj kursoj, filmoj kaj aliaj materialoj ĉefe elektronikaj.

La reago estis pozitiva kaj ni profitis la momenton proponante la diskonigon de tiu nova servo per la prezento de la Internacia Lingvo; do oni donis la spacon al ni por prelegi kaj tagmeze kaj vespere.

Partoprenis la prelegon ĉefe gejunuloj, kiuj aĝas inter 16 kaj 19, tamen ankaŭ ĉeestis instruistoj kiuj tre atente sekvis la prezentitan filmon kaj prelegon, dum kiu Javier informis ke je la venonta semestro li donos kurson en la “Mediateca”, tiel la interesitoj povos akiri la bazajn konojn de la lingvo kaj sekvi la memlernadon en tiu centro.

Je la fino ni montris librojn en Esperanto kaj invitis la homojn preni flugfoliojn kaj diversajn informilojn, sed antaŭ la adiaŭo la junuloj scivolemis kaj demandis kiel oni diras kelkajn frazojn en Esperanto, ekz; “kiel vi nomiĝas”, “mi amas vin”, “mi ne drinkos denove”, “vi ne meritas min”, ia… komunaj diraĵoj je tiu aĝo.

Mi dankas al Javier Vásquez pro la iniciato kaj la alproksimiĝo al MEF por peti apogon kaj al Martin pro lia ĉeesto kaj konstanta helpo kaj mi invitas aliajn esperantoparolantojn de la lando fari same aŭ proponi novajn ideojn por disvastigi la lingvon kaj kreskigi la movadon.

Ankaŭ tre gravas la apogon de diversaj personoj; ni bezonas donacon de mono aŭ materialo en Esperanto, ĉefe elektronika ĉar tio, kio haltas nin alproksimiĝi al lernejoj kaj universitatoj estas la manko de taŭgaj E-instruistoj sed se ekzistas ie “Centro pri Memlernado de lingvoj”, ni povas donaci tian materialon kaj okazigi ke la homoj meme lernu Esperanton.

* Verkita de Mallely Martínez

Categorías: