Aperas la verko “Una nueva esperanza. La magia del Esperanto”

Meksika Esperanto Federacio gratulas al meksika prof. Miguel Ángel Rocha Gámez pro la eldono de lia verko “Una nueva esperanza. La magia del Esperanto”.

En la genro “fikcia scienco”, la verko disvolviĝas en multkultura etoso, prof. Rocha skribis la libron hispane, tamen en ĝi ankaŭ aperas frazoj en dudeko da lingvoj kun la celo rimarkigi la bezonon de dua komuna lingvo, aliflanke ankaŭ la verkisto uzis Esperanton por diskonigi al la legantoj bazan vortrezoron kaj kelkajn informojn pri la lingvo.

Jen eta resumo*:
Esmeralda estas ĉilia knabino loĝanta en la urbo San Felipe. Kiam ŝi finis la gimnazion, ŝi ricevis donacon: vojaĝon al Kanado. En flughaveno, antaŭ la elteriĝo, la roluloj ekhavas komunikproblemojn, dum la flugo la aviadilo malaperas kaj reaperas en paralela mondo, en alia dimensio, kie la supervivantoj post kelkaj problemetoj devas iom post iom adaptiĝi kaj lerni la lingvon, kiun parolas la plej multo de tiu nova socio.

* Resumo de la verkisto kaj tradukita al Esperanto de Mallely Martínez.

Categorías: