Artikolo: Esperanto en Prepa 7, por las Jornadas del Lenguaje*

La “Studenta Agentejo pri Universitataj Novaĵoj” de la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (UNAM) publikis artikolon pri Esperanto kadre de la evento "las Jornadas del Lenguaje" okazinta en la PREPA 7 de la UNAM, en ĝi partoprenis aktive Mallely Martínez, Morayma Martínez kaj Javier Vásquez.

Luis Arias, aŭtoro de la artikolo, estas studento de UNAM kiu partoprenis en la menciita kurso de Esperanto kaj kiu apogos nin en la sesio pri KER-ekzamenoj je la venonta 9a de junio en Tecámac.

Ni dankas la apogon de Luis en la disvastigo de la lingvo ene de la plej grava universitato de la lando.

La artikolon vi povos vidi ĉe http://aunamnoticias.blogspot.mx/2012/05/esperanto-en-prepa-7-por-las-jornadas.html

* Verkita de Mallely Martínez M.

Categorías: