Baldaŭe hispanparolantoj lernos Esperanton ĉe Duolingo*

Ĉu vi sciis ke en tiu ĉi jaro ekebliĝis lerni Esperanton pere de la angla en grava retejo nomata “Duolingo”? Ĉu vi sciis ke ĝi estis tiom sukcesa ke ĝis nun registriĝis proks. 166,000 Esperanto-lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pliaj?

Duolingo estas senpaga retejo por lernado de lingvoj, laŭ ĝia prezento: “Duolingo estas perfekta por lerni lingvojn, ĝi estas kiel ludo ĉar vi perdas vivojn kiam vi eraras kaj gajnas poentojn kiam vi finas leccionojn… per ĝi vi lernas paroli, skribi, legi kaj aŭskulti…”

Dekojn da lingvoj oni povas lerni ĉe Duolingo, tial milionoj da homoj uzas ĝin ĉiutage kaj bonŝance antaŭ ne longe komenciĝis ĉe Duolingo la preparado de Esperanto por hispanparolantoj: https://incubator.duolingo.com, tio signifas ke miloj da homoj, ĉefe en la amerika kontinento, povos ankaŭ profiti tiun ĉi virtualan kurson. La preparlaboroj troviĝas en la fazo 1, “Incubation Phase 1” kaj certe en la venontaj semajnoj ni havos la surprizon pri la finpretigo kaj publikado de la menciita kurso.

Ĉu vi volas ke oni informu vin kiam la kurso estos preta? Do, iru al la sekva ligo https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online kaj klaku en “notificarme cuando esté disponible”. Aliĝu kaj eklernu Esperanton aŭ sekvu ĝian lernadon ĉe Duolingo!

Bonvenon al la Esperanta mondo!

Verkita de Mallely Martínez.

Categorías: