Bela Xochimilco, bela renkontiĝo*

Dum tiu ĉi okazo Xochimilco estis la atestanto pri la renkontiĝo de geesperantistoj de Meksikurbo kaj sia Metropola Zono. La 15a de novembro de 2008 antaŭ la 14a horo jam alvenis la unuaj partoprenantoj al tiu paradoksa parto de Meksikurbo, kie oni pasintecvojaĝas per la menso pensante pri la tradicieco kaj la antaŭa vivmaniero sed samtempe kie oni vidas ke la ĉiutaga vivo en Xochimilco jam ne plu estas kiel antaŭe, ĝi ja alfrontas la postulojn aparteni al unu el la plej grandaj urboj de la mondo.

La speciala ŝipeto (hispane „Trajinera“) nomata María Elena havis samtempe ŝildon kun la vorto „ESPERANTO“ kaj sur ĝi boatis 17 personoj; la plej parto el diversaj lokoj de Meksikurbo, aliaj el la ŝtato de Meksiko kaj unu pli el Usono, sed loĝanta en Cuernavaca. Ni ne ekboatis tiel akurataj ĉar iu samideano de la regiono rekomendis al ni aĉeti nian manĝaĵon en la merkato, parenteze ĝi estus pli bongusta kaj pli malmultekosta.

Kiam oni vojaĝas eksterregionen aŭ eksterlanden kaj renkontiĝas kun lokaj esperantistoj la unua regulo estas: „faru tion, kion lokanoj diras al vi“. Prave! En nia kazo estis homoj, kiuj aĉetis sian manĝaĵon dum la boatado, oh eraro! la kostoj estis pli ol cent procentoj pli kaj pri la kvalito... pli bone ni ne parolu.

Malgraŭ tio, ĉiuj ni ĝuegis la vesperon konante tiun belegan turisman parton de la urbo, babilante kun novaj, malnovaj esperantistoj, praktikante la lingvon, ktp. Estis du ĉefaj aktivecoj; post la manĝado ni faris parojn, unu el la personoj estis komencanto kaj la alia komencinto tiel ke tiu lasta helpis la unuan. La celo estis koni la alian kaj prezenti lin / ŝin al la resto de la partoprenantoj.

Post la prezentado ni faris du teamojn, unu el ili ludis la konatan ludon “Lotería” kaj la alia ludis memorludon, kompreneble la materialo estis tute en esperanto, tiel ni povis lerni novajn vortojn, ridi, amuziĝi kaj profiti la tempon.

Bedaŭrinde la tempo pasis tiel rapide ke ni ne povis legi tie informon pri Xochimilco, kiun Mallely tradukis al Esperanto, sed la bona afero estas ke ĉiuj povis kunporti kopion de ĝi por legi hejme pri Xochimilco, sian historion, tradiciojn kaj kompreneble pri siaj enŝipejoj.

La venonta renkontiĝo estos ankaŭ speciala, ĉar ni festos la “Zamenhofan Tagon”. Skribu sur via agendo ke la 14an de decembro ni havas rendevuon, estu atenta pri kromaj informoj.

*verkita de Mallely Martínez Mateos.

Categorías: