Belega kaj sukcesa renkontiĝo en Monterrey*

Belege kaj sukcese okazis esperantista semajnfina renkontiĝo en urbo Monterrey, unu el la plej gravaj de Meksiko, dum la 18a kaj 19a de aprilo.

Kelkaj partoprenontoj atingis la urbon unu tagon antaŭe por pretigi la lastajn detalojn kaj alkutimiĝi al la varma loka vetero, malgraŭ ke la veterprognozo indikis pluvon.

La renkontiĝo komencis sabate tagmeze, la homoj alvenis kaj la babilado komencis. Kelkaj babilis esperante ĉar konis la lingvon kaj partoprenis aliajn lokajn renkontiĝojn. Aliaj ĉeestis por ricevi informon pri Esperanto, la movado kaj lernmetodoj."

La estraranoj de MEF faris memprezenton tuj poste Morayma kaj Martin faris prezenton pri la lingvo Esperanto, pri la movadoj kaj nacia kaj internacia, pri la diversaj renkontiĝoj, pri la avantaĝoj lerni la lingvon. Tiu prezentado ege interesis la ĉeestantojn, kiuj multe demandis pri diversaj aferoj prezentataj. Post la prezentado kaj demandotempo la partoprenantoj vizitis la libroservon, kie estis ofertataj libroj, vortaroj, kursoj, diskoj, inter aliaj aferoj. La vortaroj estis la plej dezirataj de la aĉetantoj. Indas mencii ke multaj profitis kaj decidis aliĝi al MEF.

Poste okazis du kursoj, unu estis por komencantoj gvidata de Daniel Moreno, la celo de tiu kurso estis konduki interesuloj tra la plej bazaj reguloj de esperanto, montrante ĝia neŭtraleco, logiko kaj facileco, celante konvinki ilin daŭrigi la studadon. La alia kurso estis por komencintoj gvidata de Mallely Martínez, kie ili vidis pli altnivelajn aferojn.

Kiam alvenis manĝohoro ĉiuj ĝuis rostitan viandon kaj fazeolojn, ankaŭ terpomojn kaj cepojn rostitajn, ĉio estis tre bongusta! Venis tempo por la ludoj, esperante kompreneble, por ekzercadi prononcon kaj plialtigi vortprovizon ni gaje ludis loterion kaj memorludon.

Iomete pli malfrue ni dediĉis tempon por promenadi tra kelkaj vidindaĵoj de la urbo. Ni vizitis Mirador del Obispado (observejo episkopeja), kiu estas sur la episkopeja monteto de kie oni kapablas havi belegan vidon de la urbo. Tie kutime estas grandega meksika flago, bedaŭrinde pro la pluvominaco ĝi ne estis. De tie ni iris al Macroplaza (granda placo) por ĝui ĝiajn arĥitekturaĵojn, kie troviĝas kune konstruaĵoj kaj antikvaj kaj modernaj, krom fontoj kaj monumentoj, kie staras Faro del Comercio (komerca lumturo), kiu nokte ĵetas sian laseran lumon.

Dimanĉe ni vizitis muzeon Museo de Arte Contemporáneo kaj prenis promenadon tra Paseo Santa Lucía (promeno Sankta Lucia), kiu estas promeno tra artefarita rivero ĝis la Parque Fundidora (Fandejo-Parko) nomita tiel ĉar antaŭe estis fandejo tie.

Meksika Esperanto-Federacio esprimas sian dankon al esperanto-grupo de Monterrey, speciale al Denice Maldonado, kies forton, kuraĝon kaj emon plifortigas kaj pligrandigas la esperantan movadon ne nur en Monterrey sed en nia tuta lando.

* Verkita de Daniel Moreno, foto: Mallely Martínez

Categorías: