Bonvenon al Meksiko!

Meksika Esperanto Federacio kaj meksikaj samideanoj bonvenigas al ĉiuj, kiuj antaŭ aŭ post la 95ª Universala Kongreso de Esperanto planas viziti nian landon. Se vi bezonas specifajn informoj pri meksikaj urboj, vi povas iri al nia turisma paĝo kiu, troviĝas en la sekva ligo
http://esperanto-mexico.org/turismo/index.html/

Se vi deziras kontakti geesperantistojn por renkonti ilin en meksikaj urboj, vi povas iri al http://www.esperanto-mexico.org/es/node/16/ , tie troviĝas listo kun nomoj, retadresoj kaj telefonoj de “lokaj kontaktoj”, ankaŭ vi povas vidi la retan aŭ vian presitan version de “Pasporta Servo” http://www.pasportaservo.org// kaj kontakti la koncernan personon. Notu bone ke kelkaj el ni ankaŭ flugos al Kubo kaj eble ni ne povos renkonti vin en Meksiko dum iuj semajnoj de julio.

En la ĉefurbo de Meksiko estas pluraj vizitindaj lokoj, se vi bezonas malmultekostan loĝadon, ĉiĉeronadon aŭ akompanon, Rebeca Castellanos ofertas sian servon kontraŭ eta pago. Se vi tion volas bv. kontakti ŝin al cast.rebeca@yahoo.fr , ŝi estas komencanto tial ŝi ne bone parolas en Esperanto sed povas komuniki kun vi iom en Eo, hispane aŭ angle.

Do... Ĝuu vian restadon en Meksiko kaj revenu baldaŭ, ĉi tie vi ĉiam estos bonvena!