Circo, Maroma y Radio…, kaj Esperanto en SLP*

La pasintan 16a de novembro David López Rueda, estrarano de Meksika Esperanto Federacio, partoprenis en radioelsendo de la Universitato Aŭtonoma de San Luis Potosí (UASLP), en kiu oni parolis, kompreneble, pri la Internacia Lingvo Esperanto. Dum la elsendo David respondis demandojn, kiujn la radioparolistoj de “Circo, maroma y radio” faris al li rilate al la strukturo de la lingvo, al la ideologio ĉirkaŭ Esperanto kaj al ties uzo nuntempe. Krom tio oni informis ke en la sekvanta semajno oni komencus kurson de Esperanto organizata de la Esperantista Potosinia Klubo. Estas menciinda ke pere de Álvaro Camacho, alia el la klubanoj, ni havis la bonegan ŝancon diskonigi Esperanton en tiu ĉi amaskomunikilo, fakte, ekzistas la eblo denove ĉeesti babiladon, por profundigi en la temon kaj tiel daŭrigi la disvastigadon en SLP.
*Verkita de David López R.

Categorías: