Ekde la 4a de septembro denove estos kursoj de Esperanto en la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (UNAM)
Loko: Jura Fakultato, Aŭdejo Mario de la Cueva.
Horo: Sabate inter la 9a ĝis la 11a horo.
Celgrupo: Komencantoj.
La kursoj komenciĝas sabate je la 4a de septembro kaj daŭras ĝis la 30a de oktobro.
Kursestro: Mtro. Luis L. Córdova Arellano ( luisesperanto @ yahoo.com )
Informoj: luisesperanto (x) yahoo.com kaj/aŭ benalecer (x) hotmail.com
Oni kutime diras en Esperantio: "Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui gxin”. Jen, do, sxanco konatigxi kun la fama metodo iniciatita de Andreo CSEH kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Hendrik SEPPIK, Julio BAGHY, Sigismundo PRAGANO, Lidja ZAMENHOF, ktp.
La seminario okazos inter la 6-a kaj la 8-a de novembro 2009, gxi estas destinita al instruistoj de Esperanto, kiuj volas studi la metodon de la fama Esperanto-pedagogo Andreo Cseh kaj trejnigxi en la plej aktualaj teknikoj de rektmetoda lingvoinstruado.
Tiu seminario sin direktas al personoj, kiuj jam regas Esperanton kaj volas helpi al la disvastigo de la movado en Meksiko kaj en la mondo. Ĝi similas al la seminario pri "Aktivula Trejnado, kiun TEJO ofertas dum la Internacia Junulara Kongreso.
Ni traktos diversajn temojn kiel ekzemple:
- Verkado de artikoloj pri Esperanto por revuoj aŭ gazetoj (ankaŭ rete);
- Kion diri kiam ĵurnalisto vin intervjuas por la radio aŭ por la televido;
- Strategioj por la organizo de Esperanto-kurso;
- Kion atenti se vi volas fondi Esperanto-grupon?;
- Informado pri Esperanto (prepari flugfoliojn; organizi standojn k. a.).
Ni ankaŭ parolos pri la aspektoj de la Esperanto-kulturo, pri la historio de la movado, lingvistikaj temoj kaj ni provos kune plibonigi nian Esperanto-nivelon.
Tagoj: 13a ĝis 17a de junio (dimanĉe plej verŝajne okazos ekskurseto);
Loko: Edificio de Posgrado de la Facultad de Derecho de la Universidad Nacional Autónoma de México.
Kontribuo por la kovro de kostoj: $400
Ni disponas pri kelkaj stipendioj por kovri la kostojn rilate al la vojaĝo, restado kaj partopreno. Por ricevi pliajn informojn baldaŭ skribu al ni.
Plia informoj: mek2009@esperanto-mexico.org
La sesan de decembro finis kurso de Esperanto, kiu okazis en la Jura Fakultato de la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko. La kurso komencis la sesan de septembro, ĝi estis gvidata de Daniel Moreno per nova instruilo, temas pri la lernolibro Saluton! verkita de Audrey Childs-Mee. Tiu lernolibro, kvankam verkita laŭ la rekta metodo, kapablas montri la lingvon efike kaj facile. Dum tri monatoj la gestudantoj aktive partoprenis la sabatan kurson kaj akiris la kapablon esprimi sin skribe kaj parole.
Tiaj ĉi kursoj evidentigas la fakton ke homoj pli kaj pli interesiĝas pri la Internacia Lingvo Esperanto.
Nuntempe okazas kurso de Esperanto por komencantoj en Jura Fakultato de Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (UNAM).
La kurso komencis la pasintan 6an de septembro kaj finos la venontan 6an de decembro. Entute aliĝis dudek kvin studantojn, tamen pro formalaj klasoj kaj personaj aferoj nun restas dudek. Gvidanto de la kurso, Daniel Moreno, nun uzas novan ilon por instrui, temas pri libro verkita laŭ la rekta metodo. Kvankam oni pensas ke tiaj metodoj estas malfacilaj, verŝajne la studantaro bone komprenas kaj eĉ ŝatas la kurson.
La pasintan 4an de oktobro, antaŭ renkontiĝo en vegetara restoracio, Mallely Martínez kaj Morayma Martínez, prezidantino kaj kasistino de MEF, kaj Martin Schäffer vizitis la kurson. Ili parolis al gestudantoj pri la esperanta movado kaj nacia kaj internacia. Ili rakontis pri la pasintaj TAKE, UK kaj IJK kaj montris fotojn de tiuj kongresoj. Ankaŭ montris esperantajn revuojn kaj parolis pri la Pasporta Servo. Certe tiu vizito kaj informoj pri esperantujo motivigos la gestudantoj daŭrigi sian studado de Esperanto.
Inter la 6a de septembro kaj la 6a de decembro denove okazas Esperanto-kurso en la fama UNAM (Universidad Nacional Autónoma de México). La kurson, kiun gvidas Daniel Moreno Martínez okazos en la jura fakultato. Pliaj informoj: dancxjo_m@yahoo.com
Nuntempe en urbo Nezahualcóyotl, komunumo Meksiko, okazas kurso de Esperanto por komencantoj gvidata de Inĝ-ro Milton Hernández. La kurso komencis antaŭ 5 semajnoj kaj daŭros 6 monatojn. Ĉiun sabaton de la 3a ĝis la 5a p.t.m. la gelernantoj kuniĝas por lerni la internacian lingvon.
Fino de la kurso de Esperanto en UNAM, MeksikoLa pasintan sabaton 31an de majo, finis alia kurso de E-o en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko. Tiu sabata kurso komencis je la 8a de marto kaj estis gvidata de Daniel Moreno Martínez. La kurso estis ebla en la Jura Fakultato dank’ al la afabla kunlaboro de Luis Córdova. Kiel en kursoj pasintaj, la kurso estis malferma al ĉiuj interesuloj. La partoprenantoj, precipe universitatanoj, atingis la bazan nivelon de komunikado kaj nun pretas havi internaciajn kontaktojn.
La kurso origine daŭrus ĝis fine de aprilo, pro la okazo de la 9a Meksika Kongreso de E-o komence de majo, tamen la studantaro petis plidaŭrigi la kurson post la kongreso ĝis fine de majo.
La kurson partoprenis entute dek kvin lernantoj, tamen pro siaj ekzamenoj, ne ĉiuj povis ĉeesti dum la lasta klaso. Dum la lasta klaso la kurso ricevis la viziton de Mallely Martínez, nova prezidantino de Meksika Esperanto Federacio, kaj de Luis Córdova. La kursoj en UNAM estas tute sendependaj tamen la nova MEFestraro asertis ke ili ja apogos la kursojn en UNAM. La universitataj esperantistoj esperas fortigi la movadon per tiu nova apogo.