De la 22ª ĝis 30ª de novembro 2010, ekspozicio pri pentrado en Centro Cultural Futurama

En la “Centro Cultural Futurama” estos ekspozicio pri pentrado nomata “Dioj, vizaĝoj, lokoj” de la meksika artisto José Cruz Pacheco, kiu okazos inter la 22a kaj 30a de novembro 2010.

Kiel pluraj el vi scias, José Cruz Pacheco estas tiu, kiu ekde la organizado de la 10a Meksika Kongreso de Esperanto, okazinta en la Jura Fakultato de UNAM en junio 2009, kunlaboras kun Meksika Esperanto Federacio farante diversajn desegnaĵojn, kiel la logoo por la 10a MEK kaj belegajn bildojn por nia bulteno “Ni Ĉiuj”.

Gravas mencii ke en tiu semajno la vizitantoj povos rigardi iujn el la bildoj aperintaj en “Ni Ĉiuj”, tiel aŭtomate estos disvastigo de nia “internacia lingvo” en konata galerio de unu el la plej grandaj urboj de la mondo.

Ĉefe ni invitas vin ĉeesti la inaŭguron,kiu okazos venontan lundon, la 22an de novembro, je la 18:00h., kie publike ni dankos la artiston pro lia kunlaboro en la movado.

Invitu konatulojn viajn ankaŭ!
Ekspozicio: “Dioj, vizaĝoj, lokoj”
Artisto: José Cruz Pacheco
Kadristo: José Martín Cruz Martínez
Loko: “Centro Cultural Futurama”, 3a etaĝo.
Adreso: Calle Otavalo #7, Col. Lindavista, Del. Gustavo A. Madero, Distrito Federal. Apud Sears.
Mapo:http://maps.google.com.mx/maps?hl=es&ie=UTF8&q=centro+cultural+futurama+lindavista&fb=1&gl=mx&hq=centro+cultural+futurama+lindavista&hnear=Ciudad+de+M%C3%A9xico,+DF&cid=0,0,1335379729403264875&ei=tsnmTNrpG4-CsQOLs9mwCw&oi=local_result&ved=0CBwQnwIwAQ&ll=19.495621,-99.133329&spn=0.008961,0.019205&z=16&iwloc=A/

ESTU BONVENAJ!

Categorías: