Du MEF-membroj akiris la stipendion por iri al Varsovio*

Je la komenco de februaro dew 2011, ni informis ke baldaŭ okazos la SEL-seminario organizata de Skolta Esperanto Ligo (SEL) kaj Tutmonda Esperanto Junulara Organizo (TEJO), ankaŭ ni informis kaj kunvokis al skoltoj, esperantoparolantoj kaj ankoraŭaj ne esperantistoj, pri la eblo akiri stipendion de la organizantoj.

En la kazo de Meksiko, 2 aktivaj membroj de MEF ricevis ĝin. Ni gratulas al Carlos Hernández Loarca de Querétaro kaj Malinalli García de Tlalnepantla, kiuj nun troviĝas en Varsovio lernante, partoprenante kaj ĝuante la internacian esperantan etoson.

Ni forte esperas ke ili povu kundividi kun ni siajn spertojn kaj ke, revenente Meksikon, ili povu pli aktive partopreni en la esperanta kaj skolta movadoj lande.

Aliflanke ni dankas ne nur al SEL kaj TEJO pro la organizo kaj helpo sed ankaŭ al Fondaĵo Mondo kaj al Universitato Aŭtonoma de Querétaro pro la kroma helpo al la meksikaj partoprenantoj.

* Verkis: Mallely Martínez

Categorías: