Ekskurso al Chapingo kaj Texcoco, 22an de septembro*

Ĉar ĝenerale esperantistoj estas vojaĝemaj kaj aventuremaj, ĉifoje la homoj de la ĉefurbo de Meksiko decidis denove fari etan ekskurson, nun sekvas la vico viziti la UniversitatonnAŭtonoman Chapingo (UACH) kaj la embleman urbon Texcoco.

La plano estas sekva:

Sabate, la 22an de septembro, okazos renkontiĝo je la 9ah. ĉe la elirejo de la metrostacio UAM, linio 8, verda, kiu iras de Garibaldi al Constitución por eki la vojaĝon kune kun la ĉefa organizanto de la aktiveco, Edith Ibariaz. Tamen indas mencii ke eblas alimaniere veturi tien, oni povas preni flavan aŭtobuson de la buslinio México-Texcoco en “TAPO de San Lázaro”, prenu tiun, kies indiko estas “Texcoco por cines”, petu la ŝoforon ke li lasu vin en la “EPT” (Escuela Preparatoria Texcoco), tie vi prenos alian veturilon al la direkto de Chapingo, kiu post kelkaj minutoj lasos vin en la bushaltejo “El Cooperativo”, proksime troviĝas la organika merkato, kie ni renkontiĝos je la 11ah. Atentu ke se vi elektas tiun ĉi vojon, la merkato estas post la UACH.

En la organika merkato de Chapingo ni matenmanĝos kune quesadillas kaj / aŭ tlacoyos, proksimume je tagmezo, ni piediros al universitata urbo kaj promenados tra ĝiaj instalaĵoj. Dum la vojo Víctor Sombra rakontos al ni iom pri ĝiaj historio, fakoj, studeblecoj kaj graveco de la tiu institucio konsiderata la plej grava universitato pri agronomiaj fakoj de Latinameriko.

Tuj post tiu ekskursero ni iros al la apuda urbo Texcoco por viziti ĝian historian centron kaj tagmanĝi en tradicia, bongusta kaj bonpreza restoracio.

RESUME:

Kiam / Kie(n)?

Sabate la 22an de septembro je la 9ah renkontiĝo por veturi al Chapingo. Se vi decidas iri el TAPO kaj vi perdiĝas dumvoje, voku al 55 3784 2401

Matenmanĝo, eble ne la unua de la tago :), je la 11a en organika merkato de Chapingo

12ah. ekmarŝo al instalaĵoj de UACH

14a30h. ekiro al Texcoco

18ah. fino de la ekskurso kaj reiro al ĉefurbo de Meksiko.

Notu bone ke vi iam ajn povas atingi nin en iuj de la menciitaj lokoj.

Kiuj?

Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ akompanantoj kaj scivolemuloj.

Kiom?

Ĉiu pagos sian transporton, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Pro la transporto tien kaj reen estos proks. 100mxn

Kiel?

Esperante, tamen ni de tempo al tempo rajtos krokodili, ĉefe se venas kun ni interesitoj aŭ homoj, kiuj ankoraŭ ne multe konas pri esperanto.

Kial?

Simple por fortigi nian amikecon, praktiki la lingvon, integri novajn homojn al la teamo kaj pasigi, kiel ĉiam, agrablajn momentojn kune.

Ni petas vin konfirmi vian partoprenon. Por tion fari kaj havi pliajn nformojn, skribu al estraro@esperanto-mexico.org, voku aŭ skribu mesaĝon al 55 1677 8372.

Akompanu nin, vi estos tre bonvena!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio kaj Edith Ibariaz.

Categorías: