El Esperanto en México 1903-1985 de Geovani Ruiz Monroy

Ni havas la honoron inviti vin al profesia ekzameno, kiun faros Geovani Ruiz Monroy por havi universitatan diplomon pri Historio kadre de la Universidad de Guadalajara. Ruiz pezentos sian universitatan tezon, kies temo estas: “El esperanto en México 1903-1985”, certe grava verko por la esperanta, meksika movado.

La okazaĵo estos en la venonta lundo, la 6an de marto je la 10ahr. en la “sala de juntas” de la  departemento pri Historio de la Centro Universitario de Ciencias Sociales y Humanidades (CUCSH), kiu troviĝas ĉe:

Strato Guanajuato 1045

Col. Alcalde Barranquitas

Guadalajara, Jal.

44260

Gratulon kaj bonajn aŭgurojn por via profesia vivo Geovani!

Categorías: