En amika etoso okazis la Zamenhofa tago en la Ĉefurbo de Meksiko*

Meksika Esperanto-Federacio okazigis hieraŭ la tradician “Zamenhofa tago” en la Esperanta domo, kiu troviĝas en la ĉefurbo de la lando. Partoprenis en ĝi pli ol 30 homoj, kiuj venis je diversaj horoj ĉar la evento komenciĝis je la 12a kaj la lastaj homoj foriris iom post la 19a.

Post konatiĝo kaj babilado inter ĉeestantoj, kiuj venis unue, ĉiuj kantis esperante la “matenkanton” pro la 156a naskiĝo de Ludoviko Zamenhof, tuj poste tri el novaj esperantoparolantoj tranĉis la kukon kaj ni kune manĝis ĝin.

Dum oni atendis la tagmanĝon, la homoj salutis interrete aliajn E-parolantojn de la mondo, diversaj uloj kantis esperante kaj aliaj atente rigardis kaj aĉetis materialojn de la libroservo profitante la nunan rabaton. Iom post la 3a ni tagmanĝis, faris grupan foton kaj ni ankoraŭ festis longe.

Venis la tempo por lotumi Esperantaĵojn kadre de la asocio. Ĉiuj aŭskultis atente esperante esti inter la gajnintoj sed nur kelkaj bonŝancis ankaŭ, kiel en la pasinta jaro, partoprenis en la lotumado aktivaj membroj de la asocio, kiuj loĝas en aliaj ŝtatoj de la lando. La nomo de tiuj gajnintoj troviĝas ĉe: http://www.esperanto-mexico.org/eo/gajnintoj-de-esperantaj-libroj-dum-la...

Preskaŭ je la fino ni okazigis la interŝanĝon de tasoj aŭ Esperantaj libroj, ĉiuj estis feliĉaj kun la ricevaĵo sed la plej bela afero estis ke ni kunvivis en amika etoso, provante integri la novulojn al la esperanta familio en tiu ĉi speciala evento.

DANKON al ĉiuj, kiuj ĉeestis kaj al ĉiuj, kiuj apogas la movadon!

* Verkita de Mallely Martínez.

Categorías: