En la 12a de novembro vi havas rendevuon kun Esperanto*

La jaro ekelĉerpiĝas tamen nia agado daŭras vigle. Ĉu vi akompanos nin ĉifoje?

Kio okazos? Nia monata konversacia rondo.

Kie? En la kafejo “La Tregua”, kiu estas en: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metrooPopotla”, linio blua, en la ĉefurbo de la lando.

Kiam? Sabate, la 12an de novembro je la 16ah.

Kiuj? Vi, li, ŝi, ili… Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ tiuj kiuj tute ne kapablas paroli en esperanto sed interesiĝas pri la afero.

Kial? Por praktiki la internacian lingvon, paroli kun konatuloj, amikoj kaj ekscii diversajn novaĵojn.

Kiom? Vi nur devas pagi vian konsumon en la kafejo.

Kia? Certe la renkontiĝo estos interesa, agrabla, mojosa, esperplena…

Kompreneble ni havos, kiel ĉiam, ĉefan temon en la kunsido kaj ĝi estos “Sor Juana (1651-1695), la moderna meksikanino”

Ĉu vi sciis ke Sor Juana defiis la sociajn konvenciismojn en sia epoko? Oni opiniis maltaŭge ke, kiel virino, oni estu intelektulino kaj havu proprajn opiniojn sed, malgraŭ ŝia religiema kondiĉo kaj fortaj altrudoj kadre de la klerikaro, ŝi defendis la liberecrajton skribi pri mondaj temoj kaj la aliron de la inoj en la formalan edukadon.

Ĉu vi volas scii pli? Do integriĝu! Venu ĉifoje kaj ankaŭ en la 10a de decembro. Ĉu duboj, demandoj? Telefonu aŭ skribu mesaĝon al poŝtel. 5540043941.

NI ATENDAS VIN!

* Verkita de Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.