En la gazeto A7 en Mérida aperas artikoloj pri Esperanto*

Meksika Esperanto-Federacio kaj la tutmonda Esperantistaro devas ege danki al Franz J Fortuny Loret de Mola, Esperantisto el la bela urbo Mérida (Jukatanio / Meksiko). Li esperantiĝis nur en februaro 2007. Mi memoras ke mi unuafoje renkontis lin en aprilo 2007 kaj li en tiu tempo jam konversaciis kun mi en preskaŭ perfekta Esperanto. Li sukcesis aperigi en ĉiu numero de la gazeto A7 artikolon rilate al Esperanto. Artículo 7 aŭ simple A7 estas semajna gazeto kiu aperas en Mérida (Yucatán) ekde la 7a de junio 2008 (Kia koincido: la 7a de junio estas mia naskiĝtago) en eldonkvanto de 15.000 ekzempleroj. En ĉiu numero aperis en la rubriko "Libera Tempo" artikolo pri la ideo de Esperanto, pri la gramatiko, pri la vortfarado aŭ pri la uzo de Esperanto. Multege da laboro, kiun faris Franz Fortuny por la movado. En la lasta, ĵus aperinta numero 26, Franz raportas pri la vizito de Christiane Altrogge el Germanio kaj Daniela Deneva el Bulgario (En la Esperanto-movado bone konata speciale pro la ege interesa popularscienca geologia verko: Tertremoj - Ĉu enigmo? kaj aliaj fakaj verkoj; haveblaj ĉe la libroservo de UEA) al Mérida kaj al la majaa zono. En la artikolo la aŭtoro montras kiel utila Esperanto povas esti kaj proponas al la legantoj aliĝi al la tutmonda movado. La numerojn de A7 oni povas komplete elŝuti ĉe la retpaĝo de Artículo 7 Sube ni prezentas al vi la partojn de la gazeto kiuj rilatas al Esperanto. Dankegon al Franz Fortuny pro la bona ideo kaj bona laboro. (* verkita de Martin Schäffer)
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 26
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 25
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 24
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 23
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 22
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 21
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 20
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 19
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 18
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 17
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 16
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 15
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 14
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 13
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 12
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 11
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 10
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 9
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 8
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 7
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 6
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 5
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 4
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 3
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 2
Artikolo pri Esperanto el A7 N-ro 1

Categorías: