Esperanta Semajnfino en Guadalajara, Jalisco. 28an de februaro kaj 1an de marto*

LA ESPERANTO-GRUPO GUADALAJARA KAJ MEKSIKA ESPERANTO FEDERACIO afable invitas vin;
Al la kvara Esperanta semajnfino en Meksiko, kiu okazos la 28an de februaro kaj 1an de marto 2009 en Guadalara, Jalisco. Ni havos diversajn, interesajn kaj amuzajn aktivecojn!

KIEL ATINGI GUADALAJARAN?
1) Per aŭtobuso el Distrito Federal, ellirate de la stacidomo "Central del Norte", inter 7 kaj 9 horojn kaj kvarono, depende da la aŭtobusenterpreno. Unudirekta prezo (en meksikaj pesoj); inter $435.00 kaj $500.00

2)Per aŭtobuso el Querétaro, 6 horojn kaj kvarono proks. Unudirekta prezo; inter $280.00 kaj $380.00
3) Per aŭtobuso el San Luis Potosí, 5 horojn proks. Unudirekta prezo (en meksikaj pesoj); inter $280.00 kaj $365.00
4) Per aŭtobuso el Guanajuato, 4 horojn proks. Unudirekta prezo (en meksikaj pesoj); inter $280.00 kaj $330.00
5) Per aŭtobuso el León, 3 horojn proks. Unudirekta prezo (en meksikaj pesoj); inter $200.00 kaj $275.00
6) Per aŭtobuso el Aguascalientes, 3 horojn proks. Unudirekta prezo (en meksikaj pesoj); inter $190.00 kaj $275.00

Por esti pli certaj, bv. kontroli la donitajn informojn, vi mem povas demandi la prezojn kaj datojn esplorante en la sekvaj ligoj kaj telefonoj;
• ETN: http://www.etn.com.mx// - tel: (01800) 8003862
• Grupo Estrella Blanca (Futura): http://www.estrellablanca.com.mx/VentaWeb/com.Eb/Eb.html/ - tel: (01800)5075500
• Omnibus: http://www.odm.com.mx// - tel: (01800) 8490208
• Grupo Flecha Amarilla (Primera Plus): http://200.57.130.130/FAPWEB/Default.aspx?alias=200.57.130.130/fapweb/primeraplus/ - tel: (01800) 3757587

KIEL ATINGI LA KUNVENLOKON?
Adreso: Calle Benito Juárez # 8, Entre Rio Ameca y Francisco Villa. Col. Benito Juárez
Bv. de la Centro de la urbo iri al la strato 16 de septiembre kaj serĉi la aŭtobusojn de la Ruta 52 kaj peti al la ŝoforo lasi vin sur la Strato Río Ameca. Pro tiu servo vi pagos $5.00 por ĉiuj persono.

PARTOPRENKOSTOJ
$120.00
por ĝeneralaj partoprenantoj kaj $100.00 por aktivaj membroj de Meksika Esperanto Federacio. Je la komenco de la renkontiĝo oni registriĝas kaj samtempe pagas la kotizon. La partoprenkostoj inkluzivas;

  • kafon, teon, akvon, sukon, biskvitojn por la interkona mateno,
  • Tagmanĝon kaj malpezan vespermanĝon de la 28ª de februaro,
  • Donacetojn por bonsortaj partoprenantoj dum la ludoj.

TRANOKLOKOJ
1. Estas eblo resti ĉe la domo de unu el la organizantoj, nur necesas kunporti dormosakon kaj antaŭdemandi al Sara González por scii ĉu ankoraŭ estas disponeblaj lokoj. Estas grava diri ke vi povas uzi tiun eblon nur dum la vendreda kaj sabata noktoj. Se vi volas resti pli da tempo aŭ alveni antaŭe, vi mem devas zorgi pri la kromaj traknoklokoj en Guadalajara.

2. En hotelo; la indikataj prezoj estas por ĉiu nokto
Hotel Brazil
Calzada Independencia Norte # 1231
Col. Independencia (Proksime al Estadio Jalisco)
Telefonnumero (33) 36 37 39 18
1 Homo – 1 Lito $220.00 // 2 H – 1 L $300.00 // 2 H – 2 L $ 350.00 // 3 H – 2 L $450.00 // 4 Homoj $450.00 // 5 Homoj $500.00 // 8 H – 4 L $750.00

Hotel Jorge Alejandro
Hidalgo # 656 esq. Mariano Barcenas
100 metrojn for de la Katedralo
Telefonnumero: (33) 36 5810 51
Necesas rezervi
1 Homo – 1 Lito $290.00 // 2 H – 2 L $370.00 // 3 H – 3 L $450.00 // $50.00 por ĉiu ekstra homo

Hotel Universo
Lopez Cotilla # 161
Zona Centro
Telefonnumero: (33) 36 13 28 15
Necesas rezervi
1 Homo – 1 Lito $495.00 // 2 H – 2 L $520.00 // 3 H – 2 L $560.00 // 4 H – 2 L $560.00

Hotel Nueva York
Independencia Sur 43
Telefonnumero: (33) 36176110
1 Homo – 1 Lito $300.00 // 2 H – 2 L $410.00 // 3 H – 3 L $470.00

ĜENERALAJ INFORMOJ
Plej rapide kiel eble estas gravega konfirmi al ni la ĉeeston, tiel ni povas organizi ĉion pli bone. Skribu al februaro2009@esperanto-mexico.orgtelefonu al iu el la organizantoj:

  • Sara González Alvarez. Hejmtelefono (33) 35 85 20 70, poŝttelefono (044/ 045) 33 14 05 09 59
  • Katharine Cleveland Brownhire. Poŝtelefono (044/045) 33 13 96 05 65
  • Mallely Martínez. poŝtelefono (044/045) 5514753963

Ni tre ĝojus se vi povus partopreni. BONVENON!!!!!!

* Verkita de Kati Cleveland, Sara González kaj Mallely Martínez.

Categorías: