Esperanto eble estos parto de la diskutotaj temoj dum “Lingvaj Kongresoj” en la UABC*

La Universidad Autónoma de Baja California (UABC), tra sia “Lingva Fakultato”, organizas du kongresojn samtempe. Temas pri la “9ª Ŝtata Kongreso pri Lingvoj” kaj la “1ª Internacia Kongreso pri Lingvoj” kun la ĉeftemo: “Tutmondiĝo, Plurilingveco kaj Interdisciplineco en la instruado de lingvoj”; ambaŭ okazos inter la 28ª kaj 30ª de Aprilo, 2009 en Tiĥuano (Tijuana), B.C. Meksiko.

Dum la kongresoj partoprenos lertaj, lokaj, naciaj kaj internaciaj spertuloj. Estos prelegoj kaj rondotabloj, kiuj celas ke la homoj pripensu kaj analizu la gravecon, kiu signifas lerni lingvojn en ĉiuj niveloj en la lando kaj la mondo.

Gilda Muñoz Bonilla estis invitita por prezenti la “Internacia Lingvo Esperanto”

per prelego, necesas nur sendi resumon de la prelego, specifajn petitajn dokumentojn kaj atendi ĝis marto la akcepton de la kongresorganizantoj. Gilda laboras helpe de estraranoj de MEF por sukcesigi sian plej bonan partoprenon en tiu grava universitato de la lando.

Por havi pliajn informojn pri la kongresoj mem, sekvu la ligon http://148.231.188.9/interweb/infogeral.htm/

*Verkita de Gilda Muñoz Bonilla

Categorías: