Esperanto en la ĉefurbo de Meksiko, 14an de aprilo*

Esperanto-aktivuloj de la ĉefurbo de Meksiko invitas vin partopreni en nia monata renkontiĝo sabate, la 14an de aprilo, inter la 16a kaj 18a en la bakejo “El globo” de San Pedro de los Pinos, kiu estas tuj ekster la metrostacio kun la sama nomo, linio 7 oranĝa.

Ni praktikos la lingvon en amikema etoso, renkontiĝos kun amikoj kaj kun novaj lernantoj. Komencantoj ne timu! Ni helpos vin solvi dubojn, demandojn kaj plibonigi vian nivelon de Esperanto.

Bv. konfirmi ĉeeston, skribu al festomek2013@esperanto-mexico.org . Ni atendas ĉiujn: spertulojn, komencintojn, komencantojn, tiujn kiuj interesiĝas pri la lingvo, akompanantojn kaj scivolemulojn!

Organizas: MEF kaj Guadalupe Vega.

 

Categorías: