Esperanto en la Semajno pri Lingvoj de la BUAP

Meksika Esperanto Federacio partoprenos en la “Semajno pri Lingvoj” 2013 de la Fakultato pri Lingvoj de la Benemérita Universidad Autónoma de Puebla, ĝi estas unu el la plej gravaj eventoj de tiu fakultato.

Esperantoparolantoj de tiu urbo, Martin Schäffer kaj Gabriel Jiménez partoprenos aktive per prelego, informstando kaj kurso. La evento estas senpaga kaj por la ĝenerala publiko, tial, se vi konas homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto, bv. informi ilin!

La ekzaktaj datoj de nia partopreno estas:

  • Marde, la 16an de aprilo

-  de la 10a:30 ĝis 17a:30 hr.: informstando

  • Merkrede, la 17an de aprilo

-  Je la 12a hr.: “Prelego pri Esperanto”, ĝin prezentos Martin Schäffer kaj Iván Deance en “Aula Magna” de la Fakultato

-  de la 10a:30 ĝis 17a:30 hr.: informstando

-  de la 15a ĝis 17a hr.: Kurso de Esperanto, gvidota de Martin Schäffer kaj Gabriel Jiménez. Estos limigita kvanto da partoprenantoj.

Ĉeestu kaj invitu viajn konatulojn koni la Internacian Lingvon Esperanton pere de libroj, filmoj, muziko, didaktika materialo, ktp.

La adreso de la Fakultato estas:

24 Norte #2003

Col. Humboldt

Puebla.

Categorías: