Esperanto estas inter la tradukeblaj lingvoj de Google!*

 

Estas granda ĝojo por la esperantaj aktivuloj kaj ĝenerale por la esperantoparolantoj ekscii ke ekde hodiaŭ, la 22a de februaro 2012, la internacia reta entrepreno “Google” inkludas Esperanton en sia listo de tradukeblaj lingvoj.

En 2009 google memorigis al siaj uzantoj la 150an jubileon de la naskiĝtago de Zamenhof, ago kiu helpis en la disvastigo de la lingvo monde kaj precize en 2012, kiam Esperanto festas sian 125an datrevenon, Google donacas al ni tiun bonegan novaĵon!

* Verkita de Mallely Martínez.

Categorías: