Esperanto estos unu el la temoj de “Huevos Revueltos” je la 29a de majo, 19ª30h.

KIRLITAJ OVOJ (huevos revueltos) estas projekto, kiu celas ke la aŭskultantaro rilatigu malsamajn temojn farante pontojn inter ili. La gvidantoj estas spertuloj pri la temoj, ili havas 30 minutojn por kapti la homojn, poste venas tempo por komentoj kaj demandoj kadre de la publiko.

Kirlitaj ovoj estas frata versio de Mixed Taste organizita de la Museum of Contemporary Art (MCA) en Denver, Usono. Ekde 2004 tiuj ĉi babiladoj integris sukcese la lokan artistaron kun aliaj komunumoj kiel la scienca, literatura, manartaĵa, muzikista, politika, distra, ktp.

De 2010 ĝis tiu ĉi jaro, la Sala de Arte Público Siqueiros gastigis tiun ĉi meksikan version sed en tiu ĉi fojo, la evento okazos en la Casa Talavera.
Adreso de Casa talavera:
República del Salvador # 187, 189 y 191, cxe la angulo kun strato Talavera
Col. Centro, Del. Cuauhtémoc

Horo:
19a 30 h.
Senpaga aliro, sed bv. esti akurata!
Bv. disvastigi la informon. Ĉiuj estas bonvenaj!

Categorías: