Esperanto kaj pentrarto en San Luis Potosí*

La pasintan ĵaŭdon, la 16an de marto en Club Intercultural de Lenguas y Arte en la urbo San Luis Potosí, okazis pentrarto-ateliero kadre de la 2a interkultura renkontiĝo de esperanto “Meksikaj vizaĝoj de la pasinteco”. Kaj la atelieron kaj la renkontiĝon partoprenis pli ol dek homoj, kiuj havis la okazon libere kaj lude sinesprimi per kreado de portretoj de meksikaj personoj.

Por memorfesti la Internacian Tagon por Virinoj, oni elektis inajn verkistojn, aktivulojn, artistojn kaj sciencistojn pri kies vivoj la ĉeestantoj lernis kelkajn detalojn. Antaŭ kolektive ekkrei la portretojn, la ĉeestantoj ankaŭ lernis kiel rekoni kaj prezenti ĉi tiujn informojn en esperanto kun la celo lerni iom pri la lingvo praktikante ĝin en reala situacio.

Rezulte de ĉi tiu renkontiĝo ni kreos virtualan galerion por diskonigi ne nur la artan laboron de la partoprenantoj sed ankaŭ parton de la vivo de ĉi tiuj meksikaninoj kiuj kontribuis al nia nuntempo.

* Verkis: David López R.

Categorías: