ESPERANTO KIEL UNU EL LA 4 UTOPIOJ DE GREEN KAJ CERF*

Ĉefurbe de la lando, dum la pasintaj 17a kaj 18a de februaro en Centro Nacional de las Artes, Sam Green kaj Dave Cerf prezentis sian dokumentan filmon nomata “Utopio en 4 movadoj”, tio ene de la turneo de dokumentaj filmoj Ambulante 2012.

Rebecca Solnit skribis por enkonduki la filmon: “La utopio ĉiam implikiĝis iel en la komunuma agado… … tiuj kiuj havis esperon kaj radikalajn viziojn ne volis nur solvi la proprajn problemojn… ili volis fari ion por ĉiuj ni, por ĉiuj personoj ĉirkaŭ la mondo kaj por tiuj, kiuj vivos en la estonteco…”

Tiel la unua movado de la utopio estis la Internacia Lingvo Esperanto, Green prezentis parton de ĝia historio ekde la kreado de la lingvo, kelkajn malfacilaĵojn en la vivigo de Esperanto, internaciajn kongreserojn, esperantoparolantojn de diversaj landoj, ktp., sed plej interese estis intervjuoj al aktivuloj, kiuj parolis pri la reala efiko de la lingvo diversmaniere ne forgesante ĝian socian kaj pacan rolon: “…en ĉi tia kongreso videblas io unika: homoj el landoj eĉ malamikaj interparolas normale… ĉiuj komprenas ke homoj samas ĉie en la mondo…”

La aliaj movadoj prezentitaj estis: 2) la revolucio, 3) la kreado de komercaj centroj kiel spaco por ke la homoj vivu socie kaj 4) la laboro de juraj kuracistoj, kiuj provas rekuperi la homajn restaĵojn rezulto de militoj. Je la fino la rakontisto substrekis la gravecon kompreni ke la mondo plenas de utopietoj, kiuj helpas la disvolvigon de la homaro.

Dum ambaŭ tagoj, Meksika Esperanto Federacio partoprenis la eventojn, kiujn spektis entute ĉirkaŭ 800 homoj. En la tempo por komentoj kaj demandoj, Martin Schäffer kaj Mallely Martínez publike invitis la partoprenantojn esti parto de nia movado kaj ankaŭ por ŝteli la atenton de la aŭskultantaro kaj danki al Green, Cerf kaj al la muzikgrupo “The Quavers”, nome de MEF ni donacis muzikdiskon kaj libron en Esperanto, ŝajne tiu ago havis grandan efikon ĉar poste ĉiuj forte aplaŭdis.

La bonega filmo, la bela etoso kaj la akompano de dudeko da meksikaj esperantoparolantoj estis vere plezuriga momento. Dankon ankaŭ al niaj E-kolegoj, kiuj je la fino de ĉiu evento donis informojn, disdonis flugfoliojn kaj invitis la homojn lerni Esperanton per la reto aŭ en la ĵus komencita kurso ĉe UNAM.

* Verkita de Mallely Martínez.

Categorías: