Esperanto partoprenos en la “Monda Socia Forumo” en Meksikurbo kaj Aguascalientes*

Ekde 2001 la “Monda Socia Forumo”, kiel konstanta evento, kiu serĉas debaton, pripenson kaj agadon, havas kiel ĉefan celon kunigi fortojn por batali kontraŭ iu ajn domino de la kapitalisma kaj imperiisma mondo. Pro tio, sociaj movadoj, ne registaraj kaj civiulaj organizaĵoj, inter aliaj, renkontas sin en diversaj partoj de la mondo celantaj komunaĵojn en pluraj fakoj. En la sekva ligo estas la “Letero de principoj” en kiu vi trovos pliajn informojn pri la kreo, fundamentoj kaj celoj de la Monda Socia Forumo. http://www.forumsocialmundial.org.br/main.php?id_menu=4&cd_language=4/

La ĉefa ejo de la Forumo en 2009 estos en la urbo nomata Belém, en Brazilo, la aktivecoj okazos inter la 27a de januaro kaj la 1a de februaro. Ene la internaciaj aktivecoj, Meksiko ankaŭ partoprenos en dieversaj Ŝtatoj de la Respubliko; Aguascalientes, Chihuahua, Jalisco, Hidalgo, Morelos, Nuevo León, Oaxaca, San Luis Potosí, Quintana Roo, Veracruz y Distrito Federal.

Kaj en Meksikurbo kaj en Aguascalientes, esperantistoj

de tiuj ĉi urboj partoprenos en la Monda Socia Forumo prezentante informojn pri kio estas la “Lingvo Internacia Esperanto”. En Aguascalientes unu el la ĉefaj temoj estos "Homa Komunikado kaj Esperanto", la partopreno estos la 31an de januaro kaj 1an de februaro, kaj en Distrito Federal ni partoprenos per informstando en la konstruaĵo de la Universidad Autónoma de la Ciudad de México, plantel del Valle, la 30an kaj 31an de januaro.

La aktiva partopreno en la Forumo de estraranoj kaj membroj de la Meksika Esperanto Federacio en Meksikurbo kaj la subteno de tiu Esperanta Asocio al esperantistoj el Aguascalientes, estas plia provo; se oni laboras teame, la rezultoj povas esti pli bonaj.

La MEF dankas pro lia informo kaj apogo al José Luis Gutiérrez, kiu antaŭ malmulte da tempo eklernis Esperanton kaj estas la reprezentanto de la Organiza Komitato de la Monda Socia Forumo en Aguascalientes. Pro lia iniciato centoj da ĉeestantoj al tiu ĉi granda evento havos informojn pri la “Internacia Lingvo Esperanto”, kiel alternativo por solvi la lingvajn problemojn en la internaciaj rilatoj.

ĈEESTU, estas senpaga eniro
En Aguascalientes: Parque Público "La Pona"
En Distrito Federal: Universidad de la Ciudad de México, plantel del Valle. San Lorenzo 290, Col. Del Valle, Del. B. Juárez, malantaŭ de la Hospitalo 20 de Noviembre. Vendrede, la 30an de januaro de 9:00 ĝis 15:00 h. kaj sabate, la 31an de 9:00 ĝis 20:00 h.
Se vi volas partopreni kun ni aktive ĉe la informstando pri Esperanto, bv. skribi al nayitamtmt@hotmail.com aŭ voki al la poŝtelefono 5514753963.

* Verkita de Mallely Martínez

Categorías: