Esperanto partoprenos en la Semajno pri Lingvoj de BUAP 2018*

Meksika Esperanto Federacio partoprenos denove en la “Semajno pri Lingvoj” de la Fakultato pri Lingvoj de la Benemérita Universidad Autónoma de Puebla, ĝi estas unu el la plej gravaj eventoj de tiu fakultato.

Kvar el niaj kolegoj: Iván Deance, David López, Víctor Sombra kaj Verónica Vázquez, partoprenos aktive per prelego, informstando kaj kurso, se vi volas integriĝi al la teamo kaj helpi nin, vi estos bonvena!

La evento estas senpaga kaj celas partoprenon de la universitatanoj kaj de ĝenerala publiko, tial se vi konas homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto, bv. informi ilin!

La ekzaktaj datoj de nia partopreno estas:

Lunde, la 9an de aprilo

-  de la 10a ĝis 16ahr.: informstando

-  Je la 14a hr.: prelego El Esperanto: una herramienta para la comunicación intercultural”, ĝin prezentos Iván Deance en “Sala de exámenes profesionales” de la Fakultato

Marde, la 10an de aprilo

-  de la 10a ĝis 16ahr.: informstando

-  de la 10a ĝis 13a hr. en salono “certificaciones B”: Kurso de Esperanto por komencantoj, gvidota de David López, ĝenerala secretario de MEF kaj lingvoinstruisto en la Universitato Aŭtonoma de San Luis Potosí. Estos limigita kvanto da partoprenantoj.

Ĉu duboj, demandoj? Skribu nin al estraro@esperanto-mexico.org

Ĉeestu kaj invitu viajn konatulojn koni la internacian lingvon pere de libroj, filmoj, muziko, didaktika materialo, ktp.

La adreso de la Fakultato estas:

24 Norte #2003

Col. Humboldt

Puebla.

* Kunordigas: Mallely Martínez M.

Categorías: