Esperanto-Renkontiĝo en la urbo de Meksiko / 4a de oktobro 2008

Jen informoj pri nia venonta renkontiĝo en Meksikurbo, la invito estas por ĉiuj; interesitoj, komencantoj, mefanoj, ne mefanoj, ktp. Ni parolos pri interesaj temoj, inter ili naciaj kaj internaciaj kongresoj kaj la eblo formi esperantan grupon en Meksiburbo kaj sia metropola zono. Tre verŝajne ni ankaŭ povos bonvenigi al Leonardo Ruiz, gasto el Usono (kiu tamen naskiĝis en Kolombio).

Ni ĝojus vidi vin la 4an de oktobro, je la 13:30 horo en la vegetara restoracio “Monte Kailas”, la adreso estas; Filosofía y Letras 17, Col. Copilco Universidad, ĝi troviĝas proksime de la metroo Copilco (la linio 3, verda).

Estas grava konfirmi vian ĉeeston (nayitamtmt@hotmail.com aŭ al la poŝtelefono 5514753963) ĝis jaŭde nokte ĉar laboristoj de la restoracio preparos por ni specialan lokon en la supra etaĝo. Ĉiu pagos sian propran mendon; vi trovos normalan menuon kaj bonan bufedon kiu kostas $80.00 p.p.
Ĝis baldaŭ!!!

Mallely Martínez

Kiel atingi la ejon:


Mapo de la metroo Meksikurbo

Ver mapa más grande>

Categorías: