Estu parto de la mapo “Esperanto-parolantoj en Meksiko”!*

Certe vi iam jam pensis: Kiu(j) parolas Esperanton proksime de mia loĝloko? Tiu estas farita demando de ĉiu kaj ni estas survoje al solvo, ĉefe se vi partoprenas kun ni! La konstruata mapo por la meksika Respubliko troviĝas ĉe: bit.ly/MeksikiaMapo

Eniru kaj plenigu la formularon! ( bit.ly/MeksikiaEnketoPorMapo ), preskaŭ ĉiuj estas opciaj demandoj kaj ni nur publikigas datumojn, kiujn vi decidas.

Ni lasu neniun provincon malplena!

Ni dankas vian partoprenon, per ĝi vi helpos en la disvolvigo de la internacia lingvo Esperanto en Meksiko.

* Verkis: Víctor Sombra. Tradukis: Mallely Martínez.

Categorías: