Fina raporto de MEF pri gazetara agado en Meksiko kaj Latinameriko

En 2012, kiel konate okazis grava jubileo en la Esperanto-mondo. Je la 26-a de julio 1887 eldoniĝis la unua libro de Esperanto en la rusa lingvo. Ni do festis la 125-jaran jubileon. Meksika Esperanto-Federacio eluzis la okazon por aranĝi solenaĵon kaj vaste informi pri la jubileo al la nacia kaj internacia gazetaro. Martin Schäffer dissendis ĉirkaŭ 280 mesaĝojn al la nacia gazetaro. Krome ni dissendis ĉirkaŭ 170 mesaĝoj al gazetoj en pluraj latinamerikaj landoj. Ĉe tiu agado helpis Uriel Gúrdian el Nikaragvo. Mallely Martínez Mateos, la prezidantino de MEF rekte kontaktis kelkajn verkistojn. Luis Arías, studento pri ĵurnalismo grave helpis ĉe la agado. Menciindas, ke la fak-fondaĵo pri Esperanto-informado kaj -instruado "Esperanto Internacia" subtenis la agadon finance por ebligi la pagon de honorario al Luis Arías.

La rezulto estis impona. Ni havas raportojn pri minimume 46 mencioj pro nia agado en la nacia gazetaro (retgazetoj, filmoj, presitaĵoj). Menciindas, ke la filmo de la grava meksika gazeto "El Universal" poste aperis en tre multaj retpaĝoj de Yahoo en la rubriko "filmoj". Tiuj mencioj aperis ekzemple en Meksiko, Francio, Kolombio, Ĉilio, Peruo, Argentino, Venezuelo, Italio, Hindio kaj Hispanio.

En la resto de Latinameriko aperis relative malmultaj mencioj. Ni nur havas pruvojn pri 11 mencioj en Kolombio, Ekvadoro, Honduraso, Kostariko kaj Bolivio kaj Dominika Respubliko. El la 11 mencioj supozeble nur kvin mencioj okazis kaŭze de nia agado, ĉar rilate al la mencioj en Bolivio, la afero ne estas klara. En Kostariko kaj Dominika Respubliko aperis artikoloj, sed sen interveno de MEF.

Liston de la retgazetoj, gazetoj kaj filmoj vi trovas sube.

*Verkita de Martin Schäffer

Archivo: 
KunsendaĵoGrandeco
gazetaro Meksiko 125 jaroj 08-11-2012.pdf4.02 MB
Categorías: