Finiĝas kurso de Esperanto en la Ĥemia Fakultato de UNAM

La lastan vendredon 3an de julio 2009 finis Somera Kurso de Esperanto en la Ĥemia Fakultato de UNAM. La kurso komencis je la 24a de junio kaj ĝin partoprenis 19 gelernantoj, kiuj renkontiĝis ĉiutage inter la 12a kaj la 14a horo por lerni kaj konversacie ekzerci la Internacian Lingvon. La kurso ne komencis antaŭe pro eksterordinaraj ekzamenoj en la fakultato, tamen estis sufiĉa tempo por montri al gelernantoj la logikon, belecon kaj elegantecon de la internacia lingvo.

La kurso estis gvidata de Daniel Moreno Martínez, kiu estas ĝenerala sekretario de Meksika Esperanto-Federacio. Li instruis ne nur la lingvon sed ankaŭ parolis pri la renkontiĝoj kiuj okazas en Meksikurbo kaj en aliaj partoj de la lando, kiel tiuj lastaj en Guadalajara kaj Monterrey. La lernantaro aŭskultis pri la 10a Meksika Esperanto-Kongreso ĵus okazinta en la sama universitato kaj pri la Universala kaj Junulara Kongresoj. Krome estis la ebleco por ili vidi librojn kaj revuojn eldonitajn en la esperanta lingvo.

Post la lasta klaso la grupo por festi la finon de la kurso renkontiĝis en restoracio, al kiu jam estis invititaj aliaj samideanoj. Tiun renkontiĝon partoprenis 9 gelernantoj kaj s-anoj Raúl Anguiano, Javier Vásquez kaj Ignacio Moreno (la unuaj du partoprenis kaj prelegis dum la 10a MEK). Tiel la novaj lernantoj konatiĝis kun pli spertaj esperanto-parolantoj por pligrandigi sian rilaton kun la esperanta movado. Post la tagmanĝo kelkaj ankoraŭ emis babili kaj iris al centro de Coyoacán por kafumi kaj plilongigi tiun agrablan momenton.

Categorías: