Formiĝas nova grupo en Monterrey, Nuevo León* (2008)

Sub la organizo de Denice Maldonado, aktiva membro de MEF, kaj la subteno de aliaj geesperantistoj; Martha Cárdenas, Mallely Martínez kaj Martin Schaeffer, la pasintan 1ª de novembro renkontis sin en la urbo Monterrey, Nuevo León, lokaj geesperantistoj kun la celo formi esperantan grupon en tiu parto de la lando.

La partoprenantoj manifestis sian ĝojon pro la bona rezulto de la unua renkontiĝo. Kvankam ili estas komencantoj ili parolis iom da Esperanto kaj celas nun ke je la venonta renkontiĝo, la 6an de decembro, ili parolos plej parte en esperanto. Aliflanke estas interesa mencii ke ili parolis pri

personaj temoj sed ankaŭ ili profitis la okazon legi kaj respondi demandojn pri iu teksto prenita el “Amuza legolibro de Esperanto“ farita de la Hungara Esperanto Asocio, krome ili disdonis flugfoliojn kun informoj pri “la internacia lingvo” al klientoj de la librejo kie okazis la renkontiĝo.

Kelkaj aliaj geesperantistoj, ne nur el Meksiko sed ankaŭ el eksterlando, sendis bondezirajn kaj gratulajn mesaĝojn al Rafael Lobo, Denice Maldonado, Magdalena Rodríguez, Elsa Treviño kaj David Zambrano, iniciatuloj de la nova Esperanto-Grupo en Monterrey.

Ni tutcertas ke ĉeesti renkontiĝojn, naciajn kaj internaciajn kongresojn, seminariojn, ktp., koni novajn geesperantistojn kaj praktiki la lingvon estas grava por motiviĝi kaj trovi la ĉarmon, kiu signifas aparteni al la esperanta movado.

Ne dubu plu! Se vi loĝas proksime de Monterrey iru al la venonta renkontiĝo la 6an de decembro, se vi vivas en alia parto de la lando, kontaktu nin aŭ aliajn esperantistojn de via urbo kaj formu grupon kaj memoru ke Meksika Esperanto Federacio apogas vin!

*Verkita de Mallely Martínez kun informoj de Denice Maldonado.

Categorías: