Gilda Muñoz partoprenos Lingvajn Kongresojn prelegante pri Esperanto*

Dum la lasta monato la Organizantoj de la “9ª Ŝtata Kongreso pri Lingvoj” kaj la “1ª Internacia Kongreso pri Lingvoj” de la Universidad Autónoma de Baja California, UABC, akceptis la aktivan partoprenon de Gilda Muñoz, mef-membro, kiu prelegos pri Esperanto kun la temo: “Esperanto, alternativo por la kultura kaj komunika diverseco”, la donitan dokumenton strukturis Gilda Muñoz kaj argumentis Mallely Martínez per la serĉo kaj esploro en pluraj seriozaj libroj, artikoloj kaj retpaĝoj en la angla, esperanta, germana, hispana, itala kaj pola lingvoj.

Tiu ĉi estos grava ŝanco por informi al ĝenerala publiko, universitatanoj kaj lingvspertuloj pri la Internacia Lingvo Esperanto kaj ĝia vera efiko en la komunikado monde. Ni atendu la rezultojn de tiu ĉi grava partopreno la venontan septembron.

* Verkita de Mallely Martínez Mateos en 2009.

Categorías: