Hodiaŭ komenciĝos la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Islando

Kiel vi certe scias, hodiaŭ komenciĝos la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, Islando, la kongresa temo estas “Insuloj sen izoliĝo:

por justa komunikado inter lingvokomunumoj”, al ĝi aliĝis ĝis nun pli ol 1000 homoj el 55 landoj, inkluzive Meksiko.

Hodiaŭ dum la “movada foiro” Meksika Esperanto Federacio partoprenos aktive informante pri la nacia movado kaj kongreso, tiu ĉi lasta okazonta venontan novembron.

Aliflanke, por kundividi iom pri Islando kun niaj aktivaj membroj kaj kun diversaj legantoj, ni invitas vin sekve legi iomete pri tiu ĉi interesa lando:

  • la ĉevaloj tiom gravas en la lando ke pluraj islandaj familioj posedas propran.

  • la vetero povus ŝanĝiĝi subite, ĉu vi ne ŝatas la islandan veteron? Nur atendu kelkajn minutojn kaj vi havos alian :)

  • Gejsero estas unu el la vortoj, kiu devenas de la islanda lingvo,

  • estas komune kreskigi legomojn en nomataj “verdaj domoj” pere de geoterma varmigado, tiel la kreskaĵoj sentas sin kiel en tropiko kvankam ili estas en glacia lando,

  • en somero, ĉefe en junio kaj julio, ne estas plena mallumeco, kontraŭe dum vintro la suno ne aperas,

Nun ni invitas vin rigardi la fotaron en nia paĝo de facebook, kiu troviĝas en la sekva ligo

https://www.facebook.com/MEFanoj?ref=hl#!/media/set/?set=a.497674313646049.1073741828.141509482595869&type=1 

Categorías: