Integriĝu al Amikumu, la aplikaĵo jam estas disponebla!*

La pasintan 22an de aprilo lanĉiĝis la aplikaĵo nomata “Amikumu”, kiu helpos vin trovi proksimajn Esperanto-parolantojn.

Do, integriĝu al la teknologio, uzu ĝin por (re)trovi novajn kaj konatajn parolantojn de la internacia lingvo, eble iu estas tuj apud vi kaj vi ne sciis pri tio.

Atentu ke:

  • ĝi funkcias nur por Android kaj ¡OS,
  • ĝi estas nur por homoj pli aĝaj ol 18,
  • vi povos vidi nur la 100 homojn plej proksimaj al vi,
  • la kreantoj de la aplikaĵo laboras por ke en ĝi ne estu nur la lingvo Esperanto sed ankaŭ aliaj,
  • nun, nur post du semajnoj, ekzistas jam iom pli ol 3500 uzantoj,
  • tuj post provo de elŝutado, oni direktos vin al paĝo en kiu oni petas de vi pagon. Se vi volas havi aldonajn funkciojn kaj tiel ankaŭ subteni AMIKUMU, iru al ĝia retpaĝo por rigardi la tarifaron. Alikaze se vi volas havi la aplikaĵon libere, simple premu la butonon “omitir/nuligi” kaj tuj la sistemo sekvos la instaladon.

Por havi pliajn informojn kiel ĝeneralajn, kondiĉojn de uzado, tarifojn por havi kromajn funkcioj, ktp. bv. iri al la sekva retpaĝo: https://amikumu.com/eo/

Ĉu duboj, demandoj? Starigu ilin en la retpaĝo de Facebook de amikumu ĉe: https://www.facebook.com/amikumuapp/

Bonvenon al amikumu!

*Verkis Mallely Martínez per informoj de kreintoj de la aplikaĵo kaj de la retpaĝo de AMIKUMU.

Categorías: