Interreta Voĉdonado por 10 filmetoj plej ŝatataj: Konkurso 2017 Teo kaj amo*

Tempo: inter la 21a de februaro kaj la 10a de aprilo 2017. 
Ĉu vi memoras nian alvokon al konkurso “Teo kaj Amo”? En la sekva ligo vi povas relegi ĝin: http://www.esperanto-mexico.org/eo/internacia-mikrofilm-konkurso-teo-kaj...

Nun do venas la momento por partopreni kun ni en la interreta voĉdonado!
Por la premio de publiko, bv. iri al la sekva retpaĝo kaj voĉdoni el la subaj filmetoj http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm . Vi rajtas ĉiutage voĉdoni 10 plej ŝatatajn laŭ vi en aparta kontinento kaj rajtas voĉdoni saman filmeton unufoje ĉiutage. Iuj filmoj estas pezaj, tial necesas iom da tempo, bv. pacience atendi.
Premiitoj ricevos atestilon kaj premi-donacon, kaj iliaj filmetoj havos ŝancon esti prezentataj en 102a UK en Seulo, Sud-Koreio, kaj en internaciaj okazoj

.  
Estas bonvenaj viaj komentoj pri la filmetoj, kaj bv. sendi ilin al: filmkonkurso2015@163.com  Estos publikigataj bonkvalitaj komentoj. Estas bonvene ankaŭ kontakti nin ĉe: 
Youtube: https://www.youtube.com/channel/UCAv49qgR311eI5SY6pY7azA/videos  
Facebook: https://www.facebook.com/groups/817633741655742/?fref=ts  
VK: https://vk.com/teo_kaj_amo 
Twitter: https://twitter.com/Teo_kaj_Amo  
filmkonkurso2015@163.com  
Koran dankon pro via partopreno kaj bondeziron al vi en bela vivo kun Teo kaj Amo!!

* Informoj prenitaj de la retpaĝo de Ĉina Radio Internacia.

Categorías: