Intervjuo pri esperanto en “Radio UNAM”, je la 27a de aprilo

Venontan vendredon, la 27an de aprilo de 2012, je la 12a ptm en la radioprogramo “Brújula en mano” de la UNAM en la frekvenco 860 AM kaj per la reto http://www.radiounam.unam.mx/site// estos mallonga intervjuo pri Esperanto.

Danke al nia partopreno en “Utopioj en 4 Movadoj”, Luis Arias, unu el la ĉeestantoj, kiuj studas komunikadon en UNAM poste kontaktis nin por fari artikolon pri Esperanto kiel universitatan taskon, tiam ni demandis lin, ĉu inter liaj kunstudentoj estas homoj, kiuj ankaŭ interesiĝus raporti pri la temo, tiam li kontaktigis nin kun “Radio UNAM” kaj nun la intervjuo estas preskaŭ fakto.

Do, ni invitas ankaŭ aliajn unuigi fortojn kaj helpi en la disvastigado de Esperanto, memoru ke ni ne scias kiam ni trovos juvelon inter la intersitoj, lernantoj, konatuloj.

Ni daŭre dankas al Luis Cordova A. pro lia laboro kiel instruisto de Esperanto ĉe la fakultato pri Juro en UNAM, tiele la anaro de tiu grava institucio havas la eblon alproksimiĝi al nia kara lingvo. Aŭskultu kaj ĝuu la programon!
* Verkita de Mallely Martínez M.

Categorías: