JoMo ankaŭ partoprenos en UAQ

Okaze de la vizito de JoMo al Meksiko por lia partopreno en la 11a MEK, ni aranĝis koncerton en la Fakultato pri Lingvoj (FLL) de la Universitato Aŭtonoma de Querétaro.

La direktorino de FLL volonte akceptis nian kunlaborpeton kaj tiel daŭras la bona rilato inter Meksika Esperanto Federacio kaj UAQ.

Sergio Romero A. kaj Carlos Hernández L. unue prelegos pri Esperanto por gestudentoj kaj ĝenerala publiko kaj poste JoMo muzikos por la partoprenantoj.

La rendevuo estas dum la 14a de septembro je la 17a en la “Sala de Conferencias de TECAAL”, apud la biblioteko de la Fakultato pri Lingvoj de la Universitato Aŭtonoma de Querétaro, campus Aeropuerto.

Adreso:
Carretera a Chichemequillas, Ejido Bolaños, Querétaro, Qro
En la sekva ligo vi povos vidi mapon por atingi la universitaton
http://aeropuerto.uaq.mx/croquis.html/

Ni invitas vin disvastigi la informon!

Categorías: