Kafumado en la CDMX por praktiki Esperanton*

Julio estas monato por fari pli da amuzaj aferoj ol kutime. Somero venis kaj por pluraj ferioj ankaŭ! Do pro tio ĉimonate ni havos plian renkontiĝon en la ĉefurbo de Meksiko. Akompanu nin en sabato, la 21an de julio je la tagmezo por kafumi, babili kaj amuziĝi kune, krome ĉifoje akompanos nin esperantoparolanto el Kanado.

La rendevuo estas en la bakejo “El globo” de San Pedro de los Pinos, tuj ekster la metrostacio kun la sama nomo, linio 7 oranĝa, en la ĉefurbo de la lando.

Ni atendas ĉiujn: spertulojn, komencintojn, komencantojn, tiujn kiuj interesiĝas pri la lingvo, akompanantojn kaj scivolemulojn!

* Organizas: MEF kaj Joaquín Rosillo.

 

Categorías: