KER ekzamenoj en Tecámac, Estado de México, 17an de majo 2014

Je la 17ª de majo okazos la 3a Tutmonda KER ekzamensesio, en kiu jam aliĝis 17 urboj, inter ili Tecámac, Estado de México kaj Monterrey, Nuevo León.

Kiel en la pasinta jaro homoj havos la eblon fari ne nur la skriban parton sed ankaŭ la parolan, tamen en Meksiko nur eblos tion fari en Tecámac. Do estas privilegio por ni okazigi tiun sesion kaj ebligi meksikanojn akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun la homoj povas uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj.

Pro tio ni invitas la homojn partopreni, ĉar oni ne scias ĉu la afero ripetiĝos kaj, kompreneble estas multe pli malmultekoste kaj komforte fari tiun ekzamenon ĉe la propra lando ol vojaĝi eksterlanden por fari ĝin. 

Se vi interesiĝas fari la KER skriban kaj/aŭ parolan ekzamenon en Tecámac, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ faru mem vian aliĝon en la ligo: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj kaj poste serĉu, je la dato 17a de majo 2014, 

la urbon Tecámac

Se vi ŝatus fari la ekzamenon en Monterrey, bv. iri al la sekva ligohttp://www.esperanto-mexico.org/eo/ker-ekzamensesio-anka%C5%AD-estos-en-...

En la kazo de Tecámac, ni publikigas kaj estonte publikigos ĉi tie informojn pri la sesio en tiu urbo.

Gravaĵoj por la sesio en Tecámac, Estado de México:

  • Se vi volus partopreni sed vi ne scias je kiu nivelo vi estas, bv. kontakti nin por sendi al vi modelajn testojn,
  • la limdato por aliĝi en la menciita retpaĝo estas la 5an de aprilo 2014. Legu atente la aliĝilon kaj skribu klare ĉiujn petitajn informojn,
  • vi mem devas elekti la nivelon, memoru ke eblas fari skriban kaj/aŭ parolan patojn je “B1”, “B2” aŭ “C1”, tamen ne eblas miksi la nivelojn,
  • se vi faros nur la skriban aŭ nur la parolan parton, en la aliĝilo sur la spaco “kotizo”, vi devas skribi 17 EUR por la nivelo B1, 19 EUR por B2 aŭ 21 EUR por C1,
  • se vi faros la kompleksan ekzamenon, tio estas, kaj la skriban kaj la parolan partojn, bv. skribi sur la spaco “kotizo”, 34 EUR por la nivelo B1, 38 EUR por B2 aŭ 42 EUR por C1,
  • en la parto: “pagebloj” post la indiko “alia” skribu: “Mi pagos per loka organizanto”.

Pri kotizoj en Tecámac:

NIVELO
SKRIBA
PAROLA
KOMPLEKSA
B1
$550.00
$550.00
$900.00
B2
$575.00
$575.00
$900.00
C1
$600.00
$600.00
$950.00
  • La kotizo estas en meksikaj pesoj kaj inkluzivas la aliĝon al la ekzameno, administrajn kostojn, teon, biskvitojn kaj manĝon de la 17a de majo.
  • Bv. deponi la monon al la indikota konto kaj tuj informu nin pri tio aŭ transdonu la monon persone al la organizanto de la sesio.

Banko HSBC
Konto: 6210150191
Nome de Mallely Martínez Mateos
Clabe: 021180062101501918,

  • La limdato por pagi estas je la 5a de aprilo 2014, kiu ĝis tiam ne pagis la kotizon, ŝia/lia aliĝo al la sesio nuliĝos.
  • Eblas mondonaci kaj tiel apogi personojn, kiuj deziras fari la ekzamenon sed ne povas pagi la tutan kotizon.
  • La kotizo ne redoneblas ĉar ni mem devas pagi al ĉefaj organizantoj.

Dato kaj horaro de la sesio:

Sabate, la 17an de majo 2014, je la 10a horo. Sed la kandidatoj devas esti ĉe la ekzamenejo je 9a h. por kontroli dokumentojn.

Daŭro de la skribaj ekzamenoj:

Por nivelo B1: 2 horoj.
Por nivelo B2: 3 horoj.
Por nivelo C1: 4 horoj.

Daŭro de la parolaj ekzamenoj:

Konfirmota daŭro, tamen la proksimuma daŭro estas 1horo en ĉiu nivelo sed oni devas konsideri ke depende de la kvanto da partoprenontoj, oni devos atendi vicon ĉar estas ero de ekzameno, en kiu ĉiu prezentas individue taskojn.

Adreso:

Unión Mz. 47, lt. 10
Sta. María Ajoloapan
Tecámac, México

Poŝtel: 5514753963

Se vi havas dubojn, bv. kontakti al Mallely Martínez M., prezidantino de MEF kaj organizanto de la sesio en Tecamac. Skribu al estraro&esperanto-mexico.org (ne forgesu anstataŭi @ kontraŭ &)

PARTOPRENU, KAPTU LA ŜANCON HAVI ATESTILON PRI VIAJ KONOJ DE LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO!!!!!

Categorías: