Kino en la Esperanta Domo, 26an de aprilo je la 11ahr.

Venu al la Esperanta Domo, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko en la venonta sabato, la 26an de aprilo je la 11ahr. Ĉifoje ni spektos filmon parolata kaj subtitolita en Esperanto, kies nomo estas “Domo de fantomoj”, ĝi daŭros 1hr. kaj 17 minutoj.

Bv. alveni akurate por ne interrompi kaj aŭ perdi parton de la filmo.

Ĝi estas senpaga sed nepras konfirmi ĉeeston, skribu al festomek2013@esperanto-mexico.org aŭ voku al 55 15 37 31.

Akompanu nin kaj daŭrigu la lernadon de la Internacia Lingvo!

Categorías: